Se Grenereto. . .

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Se Grenereto...)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Se Grenereto...
Se Grenereto...
Aŭtoro K. R. C. Sturmer
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto Kenelm Robinson
Paĝoj 158
Information icon.svg
vdr

Se Grenereto. . . estas originale Esperante publikigita verko de Kenelm Robinson, pseŭdonimo de K. R. C. Sturmer. La 158-paĝa libro eldoniĝis en Londono ĉe la aŭtoro, en la jaro 1930.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre sprita, ofte satira, inklina al novemo, kun rigardoj al Esperantista vivo kaj literaturo. La ironiaj rakontoj de la unua duono estas pli perfektaj, ol la historio, kiu okupas la alian parton. Atentinda verkajo. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 182
Citaĵo
 Sturmer prenis pseŭdonomon por pritrakti tre spritan, ofte satiran kaj nemoralan verketon pri la Esperanta vivo kaj literaturo kaj ankaŭ pri angla vivo, angla edukado, anglaj moroj kaj ideoj. Laŭ literatura vidpunkto la ironiaj rakontoj de la unua parto estas pli perfektaj ol la historio : la fremda knabo kiu okupas la duan parton kaj estas trafa priskribo de sentoj amikeco, ĵaluzo ĉe lernanto en privata edukejo. Resume Se Grenereto... estas speciale atentinda verko kaj plie stilo, preso kaj eldono estas modelaj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝoj 710-711

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]