K. R. C. Sturmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kenelm Robinson)
K. R. C. Sturmer
Persona informo
Aliaj nomoj Kenelm Robinson
Naskiĝo 16-an de aprilo 1903 (1903-04-16)
en Poole
Morto 18-an de marto 1960 (1960-03-18) (56-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kenelm Ralph Creusé Sturmer (pseŭdonimo: Kenelm Robinson) (naskiĝis la 16-an de aprilo 1903 en Poole, mortis la 18-an de marto 1960 en Londono) estis brita esperantisto kaj denta teknikisto.

Li estis la kvara infano de kulturburĝaj gepatroj kaj ekde 1917 loĝis en Londono. Lin varbis al Esperanto en 1922 parolado de Margaret Lilly Blaise. Li eklaboris por Esperanto en Sudlondona Esperanto-Klubo, de 1925 por Londona Esperanto-Klubo, kies vicprezidanto li estis en 1927. Ekde 1928 li estis konsilanto de BEA. Ekde 1929 li estis vicĉefredaktoro de International Language, ekde 1930 ĉefredaktoro. Li kunaranĝis la Universalan Kongreson en Oxford 1930. Ekde 1932 li estis ano de BLEA. Inter aliaj meritoj estas menciinda lia sukcesa iniciato enkonduki Esperantajn kursojn - kun normala pagado de la instruisto - inter la vesperkursoj de la Londona County Concil.

Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo Por Recenzo (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.

Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis la Esperanto-literaturon. Skizoj kaj noveletoj estis la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estis kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).

En siaj Rimportretoj Kalocsay karakterizas lin jene:

K. R. C. Sturmer, La Timata.
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata.

Emo al diktatoreco[redakti | redakti fonton]

Diris Sturmer en El la Notlibro de Praktika Esperantisto:

Citaĵo
 Longjara sperto pri komitata laboro en la neŭtrala movado konvinkis min pri la

alta valoro de la diktatoreco.

Mi ofte aŭdis dekon da inteligentaj homoj kune fari decidon tiom absurdan, ke neniu el ili sola farus ĝin. 
— Sturmer.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Homarisma Laboro, 1931

Recenzo pri Homarisma Laboro[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tridek-unu paĝetojn ampleksa kajereto. Okazas nenio, estas nur dialogo, jen inter du plenaĝuloj, jen inter du junuloj. La leganto ekkonu la karakteron de roluloj, sin prezentu kiamaniere kondutu la aktoro, ĉar en la ludo kuŝas la efiko de tiu ĉi du scenoj. La aŭtoro certe havas talenton ironiaĝi, karakterizi ian tipulon per simpla dialogo. 
— Lo-So. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.84 (feb-mar 1932)
Citaĵo
 Mallonga satira teatraĵeto pri distanco ekzistanta inter gepatroj kaj filoj.

La tuto impresas per cinikeco kvazaŭ intencita. La sukceso dependos de la

medio en kiu oni ludos. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]