Margaret Lilly Blaise
Margaret Lilly Blaise | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1878 en Chester |
Morto | 5-an de aŭgusto 1935 (57-jara) |
Lingvoj | Esperanto • kimra lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Paul Blaise |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 10375 |
Margaret Lilly BLAISE (blejz), nask. Jones, (naskiĝis la 30-an de aprilo 1878 en Chester; mortis la 5-an de aŭgusto 1935[1]) estis angla profesia Esperanto-instruistino kaj membro de la Lingva Komitatano de 1908.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Blaise laboris kiel sekretariino de 1896, kiel estro de komerca lernejo de julio 1900. De 1906-1910 (edziniĝo kun la belga esperantisto Paul Blaise) ŝi instruis Esperanton en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Ŝi fondis kaj prezidis la Esperanto-Federacion de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), la Sud-Londona Esperanto-Grupon kaj la Dua-Dimanĉan Rondon, Londono.
Blaise propagande paroladis multloke. Ŝi predikis Esperante en la Katedralo de Ĝenevo, 1925. Ŝi instruis Esperanton en londonaj lernejoj.
Kun sia edzo ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 22a Universala Kongreso en Oksfordo en 1930.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- The Esperanto Manual, 1908;
- La Profitoj de Esperanto, 1909;
- A World Language, 1916.
Blaise laboris ankaŭ literature.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografio de Margaret Blaise ĉe Esperanto Research