Paul Blaise
Paul Blaise | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1880 en Loveno, ![]() |
Morto | 30-an de novembro 1999 (118-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Margaret Lily Blaise |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |

Paul BLAISE [blejz] (pseŭdonimoj P. B. kaj PoBo; naskita la 22-an de decembro 1880 en Loveno, Belgio) estis belga esperantisto kaj sekretario de Belga Komerca Ĉambro en Londono. Profesoro de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo.
En la tri landoj propagandis, instruis Esperanton kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaux Arts", Loveno (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Parizo (1904-1907), Londono (1908-1932). Helpsekretario de Universala Kongreso (UK) en Kembriĝo 1907 kaj Parizo 1914; kasisto de UK en Oksfordo 1930. Direktoro de Internacia Propagandejo Esperantista; sekretario de Ĉekbanko Esperantista (1907-10). Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitatano de Brita Esperanto-Asocio (BEA) de 1913, ĝia kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por Esperanto-gazetoj.
Post la dua mondmilito li loĝis en Liverpool.[1]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.