Por recenzo!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Por Recenzo!)
Por Recenzo!
Aŭtoro K. R. C. Sturmer
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 61
vdr

Por Recenzo![1] estas novelo originale verkita en Esperanto de K. R. C. Sturmer. La 61-paĝa libreto aperis ĉe The Esperanto Publishing Company Limited en Londono en la jaro 1930.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Brila pruvo pri la mozaikarta talento de la aŭtoro. Li estas nia plej hodiaŭa verkisto, kiun amuzas la akvoguto, ĉar en ĝi oni ludas la dramon de la mondhistorio. La lingvo estas moderna, kuraĝa. 
— 1931, Ferenc Szilágyi, Literatura Mondo, paĝo 49
Citaĵo
 La verkisto kondukas nin dum unu vespero kaj la sekvanta mateno ĉe diversaj personoj : poeto, profesoro, juna edzo, studento kiuj okaze malkaŝas antaŭ ni tipan anglan vivadon kaj pensadon. Tiu analizo de kontraŭaj aŭ ŝanĝantaj animstatoj estas plena je trafaj rimarkoj, pripensigaj ideoj. Nek novelo nek traktaĵo sed iu studo pri moderna medio estas tiu verketo speciale alloga kaj tre bonstila. 
— 1930(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 710
Citaĵo
 Leganto de iu libro, konstatanta jam en komenco ties enuigan enhavon aŭ mankon de flua stilo, pro kio li devas halti ĉe frazoj, por pripensi, kion la aŭtoro volas diri, havas la bonan ŝancon, ke li povas formeti la libron kaj elekti alian, pli interesan kaj pli legindan. Sed kion faru la recenzisto, kies devo estas legi ĝis fino ankaŭ verkojn de l’ unua kategorio, por ke li povu skribi pri ili sinceran kaj objektivan kritikon? Al tiaj enuigaj verkoj apartenas ankaŭ la supre nomita libro de nia angla samideano. Kvankam li estas lerta esperantisto, tamen li bedaŭre ne trafis ĝuste la celon. Li per sia stilo verŝajne akomodiĝis al sia propranacia idiotismo kaj forgesis, ke Esperanto estas lingvo por komprenigi sin kun ĉiunacianoj sur la tero. (pri „Idiotismo“, vidu Kabe, vortaro de E.) La libro aperis sendube jam antaŭ la Oxford-a kongreso, do antaŭ la lastjara Somera Universitato, en kiu, el la prelego de d-ro Kalocsay, la aŬtoro estas povInta aŬdi la vortojn, ke:

„Esperanto bezonas unuecon de la simpla ĝenerala stilo; ĉiu verkanto devas koni tiun stilon.“ Kial St. ne ankaŭ montris sian tekston al Davis — kiu estus konsilanta al li, ke li atentu (ne prizorgu!) pri sia literatura reputacio kaj ne publikigu ĝin. (V. p. 46) La enhavo de la libro estas simpla, ofte banala priskribo de karakteroj kaj detala, ofte tro detala rakonto de scenoj kaj okazaĵoj sen ia interesiga subsbato aŭ agoj. Nur sur la antaŭlasta paĝo ni sciiĝas fine, kial la libro havas sian titolon. En la teksto troviĝas eĉ kelkaj absolute ne kompreneblaj frazoj, krom tio ne ĝusta uzo de akuzativo kaj ne klarigeblaj vortoj (k. e. amaris, deprimis). Ankaŭ preseraroj, precipe ofta manko de

supersigno de la diftongo aŭ, atestas senzorgan korektadon. Kion faru leganto kun frazoj k. e.: „Subite li haltigis sian elfluon." (ĉu: fluon de sia parolo — aŭ eble ian fiziologian funkcion?) — „Bell trempis sin en la vervo, kiun li sentis invadi lin, en la fluon de rememoroj el pasinteco.“ — „verŝi en komprenon sian doloron.“ — „Motorbiciklo...kion li volis umi el la patra monujo.“ — „La mondo nulis denove.“ k. a. Formoj, kiel: plenaĝulaj (aĝoj) laboristoj; lermigis (bruligis) alumeton; kiom se ili (kvazaŭ); — ne taŭgas; same ne la uzo de „ĉe“ anstataŭ „en“. Entute nia literaturo, nek laŭ enhavo, nek laŭ stilo estus iom perdinta pro neapero de ĉi tiu verko. Ni volas esperi, ke la aŭtoro sukcesos skribi alian, pli bonan kaj stile pli perfektan. Nur la eksterajo de la libro estas laŭdinda. Kelkaj neologismoj estas indikataj sur la lasta paĝo. 
—  D-ro Sós. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.76 (maj 1931)
Citaĵo
 Jen almenaŭ titolo! Dum momento la recenzisto foruzas sian tempon serĉante ĝin, kredante ke temas pri krompreso je lia honoro. Fine li sciiĝas, ke tiu ĉi titolo estas iu de gaja romaneto, en kiu la aŭtoro metis multe da psikologia analizo, same multe da bonhumoro kaj da ironio, eble iomete specifike brita, sed tamen bone komprenebla ankaŭ por internacia pub'iko. En postvorto la aŭtoro preskaŭ sin senkulpigas por la uzo de kelkaj neologismoj. Ni devas konfesi, ke, se li ne estus farinta, ni estus riproĉintaj ilin al li, precipe ĉar kelkaj tamen ne ŝajnas al ni tre internacie belaj. Ĉu etoso, evento, obscena kaj precipe «futbalo» vere estas necesaj? La aŭtoro tamen sciu, ke tio ne maihelpis nin eniri entute la «etoson » de la iia libro, ekameti la « sveltan » Finjon; sekvi la « eventojn » de la libro, kiu neniam iĝas « morna » nek « obscena » kaj kiun ni entute multe « aprezis » speciale pro ia psikologio de « Oĉjo » Sturmer la aŭtoro. Al kiam nova libro « Por plia recenzo »? 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 147; en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) , paĝo 710, kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]