Sebastian Haupt
Sebastian Haupt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1985 (39-jaraĝa) en Heilbad Heiligenstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | skeletonisto |
Sebastian Haupt (naskita la 17-an de decembro 1985 en Heilbad Heiligenstadt, Orienta Germanio, do nun 39-jara), estas skeletonisto.
Li praktikas la sporton ekde 2000. La kariera kulmino de Sebastian Haupt estis la partopreno en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino, kie li estis naŭa kiel la plej bona germano. La atleto de la klubo RSG Hochsauerland konkuras en la Monda Pokalo de skeletonado ekde la sezono 2005/06, en kiu li venkis en Monda Pokalo en Königssee kaj venis dua en la konkurso en Altenberg. Ĉe la Eŭropa Ĉampionado 2006 en Sankt-Maŭrico li prenis la sepan lokon. Li venkis en la germana ĉampionado de tiu jaro antaŭ Frank Rommel kaj Frank Kleber. Ĉe la Eŭropa Ĉampionado en la skletona trako Cesana Pariol de Cesana Torinese okcidente de Torino li prenis duan lokon. Ĉe la Monda Ĉampionado 2008 en Altenberg li gajnis oron en la teamkonkurado. Por la 2008/09 sezono li pro vundiĝoj maltrafis la Mondan Pokalon same kiel la Skeletonam Interkontinentan Pokalon. Tamen li povis konkuri en la Eŭropa Pokalo kaj venkis la unuajn kvar vetkurojn de la sezono en vico samkiel la lastan vetkuron en Cesana. Li venkis en kvin el la ok eŭropaj vetkuroj de la sezono kaj gajnis la eŭropan rangotabelon antaŭ John Daly kaj Alexander Rotte.
Nun li laboras kiel industria komizo en Meschede, okcidenta Germanio.