Sebestény Aladár Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sebestény Aladár Kovács [ŝebeŝtjEn kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Sebestény Aladár estis hungara inĝeniero, profesoro, hidrologo. Lia nomvarianto estis Kovács-Sebestény Aladár. Lia patro estis Sebestény Endre Kovács.

Sebestény Aladár Kovács [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de marto 1858 en Buda. Li mortis la 6-an de julio 1921 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sebestény Aladár Kovács akiris diplomon en Zuriko en 1880. Post siaj studoj li havis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. Inter 1889 kaj 1893 li gvidis hidrologian laborejon en Temeŝvaro, poste li denove laboris en Budapeŝto, kie li havis signifan postenon. En 1896 li ekinstruis en Teknikuniversitato József. En la sekva jaro li estis nomumita ordinara publika profesoro. Li estis dekano inter 1909–1911, rektoro en la studjaroj 1914 kaj 1915, li pensiuliĝis en 1921. Li okupiĝis pri protektado kontraŭ inundoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Temes-Begavölgy ármentesítése (1889)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.