Seerhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seerhein
rivero • section of watercourse
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Seerhein (en germana, laŭvorte 'Rejno de la lago' aŭ Lagorejno) estas interlaga rivero ĉirkaŭ 4 km longa en la baseno de la Bodenlago. Ĝi konektas la lagon Ober, kies nura elfluanto ĝi estas, kaj la lago Unter, kies ĉefa alfluanto ĝi estas. La akvonivelo de la malsupra lago estas ĉirkaŭ 30 cm sub la nivelo de la supra lago. Ĝi estas konsiderata parto de Rejno, kiu alfluas en la Bodenlago kial Alpa Rejno kaj elfluas de la lago kiel Supra Rejno. Seerhein kreiĝis post la lasta glaciepoko (nome glaciepoko de Würm, ĉirkaŭ 9650 a.n.e.). Iom poste, la akvonivelo de la Bodenlago malaltiĝis laŭgrade ĉirkaŭ dek metrojn kaj la partoj ne multe profundaj sekiĝis. Kelkaj partoj de Seerhein ankoraŭ havas ioman trajton de lago.

La limo inter Germanio kaj Svislando estas tra la centro de la malsupra parto de la rivero; la germana urbo Konstanco, la plej granda setlejo ĉe la rivero, estas ambaŭflanke de la supra parto.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Seerhein en la angla Vikipedio.