Maristo Luno R: La filmo
Sejla Mun R La filmo | |
---|---|
Originala titolo | 劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | maho-ŝoĝo, aventuro, romantiko |
Reĝisoro(j) | Ikuhara Kunihiko |
Studio(j) | Toei Animation |
Produktisto(j) | Azuma Irija |
Laŭ la verko de | Takeuĉi Naoko |
Muziko | Arisaŭa Takanori |
Distribuo | Kompanio Toei |
Aperdatoj | 5a de decembro 1993 |
Daŭro | 62 min. |
Sejla Mun R La filmo (劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru], angle: Sailor Moon R: The Movie) estas animea filmo bazita sur la mangao Sejla Mun de Takeuĉi Naoko. La filmo estas aldona animeo al la dua anime-serio Sejla Mun R kun sendependa scenaro. Ĝi estas konata ankaŭ sub la titolo de angla-lingva dublado "Sailor Moon R the Movie: Promise of the Rose".
Rakonto
Tokion atakas flora monstro, elsuĉanta homan energion. Sejla-batalistoj ĉesigas ĝin, sed tio estis nur komenco da malfacilaĵoj. Aperas alia malamiko — aliplanedano Fiore, kiu ekamikiĝis kun Mamoru, kiam li lastfoje vizitis la Teron. Mamoru tiam estis infano, kaj poste ekpensis, ke ilia renkontiĝo estis ne reala, sed ŝonĝo aŭ nur infana fantazio. Fiore estas manipulata de Kseniana Floro, loĝanta en asteroido. Kseniana Floro detruas planedojn por sia elvivo kaj nun intencas detrui Teron. Fiore amas sian eks-amikon Mamoru kaj, kiam Mamoru oferas sin por savi Sejla-n Mun, Fiore forprenos lin al la asteroido, kie li resanigas lin. Sejla-batalistoj teleportiĝas sur la asteroidon por savi Mamoru-n. Tamen, veninte ili komprenas, ke ili bezonas savi tutan Teron.
Roluloj
Herooj de la filmo estas Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas, Ĉibi-usa, Taksido Kamen (Mamoru), Luna, Artemis priskribitaj en la artikolo Listo de roluloj de "Sejla Mun".
En la filmo aperas ankaŭ du antagonistoj:
- Fiore (フィオレ [Fiore], de itala Fiore, laŭvorte: floro)
- Sejuo — Midorikaŭa Hikaru, Maruo Tomoko (infanece)
Soleca kosmo-vojaĝanto. Kiam Mamoru estis infano kaj ĵus perdis gepatroj, Fiore vizitis Teron kaj amikiĝis kun li. Sed la Tera atmosfero estas malsaniga por Fiore kaj li devis forlasi Teron. Mamoru donacis al li floron ĉe adiaŭo kaj Fiore promesis ankaŭ donaci bonan floron al li. Serĉante taŭgan floron, Fiore renkontas Ksenianan Floron, kiu facile manipulas lin, ĉar la tragedio de Mamoru rezultis negativan rilaton de Fiore al la homaro.
- Kseniana Floro (キセニアン [Kisenian])
Aliplaneda danĝera estaĵo, kiu devas detrui planedojn kaj stelojn por subteni siajn fortojn. Artemis informas, ke ĝi jam neniigis centojn de planedoj. En soleco Kseniana Floro ne havas fortojn. Li bezonas "gaston", personon kun vundiĝema koro, kie ĝi vekas malamon. Pere de sia "gasto" ĝi kolektas energion de homojn, pligrandigante siajn fortojn por detrui planedojn.