Sektismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sektismo estas fanatikeco, diskriminaciomalamo, kiuj ekestas pro diferencoj inter grupoj, kiel diferencoj en religiaj kredoj aŭ politikaj frakcioj.

Sektismaj konfliktoj ofte rilatas al perfortaj religiaj kaj politikaj konfliktoj kiel ekzemple konfliktoj inter katolikoj kaj protestantoj en Nord-Irlando (kvankam politikaj kredoj kaj klasaj diferencoj ludas ankaŭ gravan rolon).

Sektismo ekzistas tra la tuta mondo. En Islamo, la konflikto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj estas ekzemplo de sektisma konflikto. Konflikto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj ekestis en Irako kaj Pakistano.

Sektismo aperas ne nur en religiaj kuntekstoj, ankaŭ en politikaj medioj, kiel inter reformismaj kaj revoluciemaj socialistoj, sindikatistaj kaj insurekciemaj anarkiistoj, ktp., kaj same en aliaj ideologiaj aferoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]