Seku Ture

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seku Ture

Seku Ture [sekU turE], Ahmed Sékou TouréAhmed Sekou Toure, naskiĝinta la 9an de januaro de 1922 en Faranah kaj mortinta la 26an de marto 1984 en Cleveland, Usono estis la unua prezidento de la Respubliko de Gvineo, post la sendependigo akirita de Francio en 1958, ĝis 1984.

Biografio

Li estis laboristo de poŝta servo kaj poste sindikatisto. Danke al tio li iĝis urbestro de Konakrio en 1956. Li ege malamikigixs kun Francio ĉar sendependiĝo ne estis farata laŭ intencoj de la franca metropolo, sed laŭ premo de la gvineanoj instigitaj de Seku Ture. Tiele li devis amikiĝi kun Ĉinio kaj Sovetunio. Post tio sekvis puĉaj kaj murdaj klopodoj fare de grupoj helpataj de okcidentaj instancoj kaj tiele Seku Ture obsediĝis pri tiuj klopodoj kaj ege persekutis opoziciantojn.

Vidu ankaŭ