Sekvenco (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio sekvenco (lat. sequentia) signifas en la muziko:

  1. la almenaŭ dufoje translokata ripetado de la sama motivo; je tio oni diferencas du specojn:
    • ĉe la tonala sekvenco oni sekvencas ene de tonalo, tiel ke la intervaloj de la motivo (etaj/grandaj sekundoj; etaj/grandaj tercioj) ŝanĝiĝas;
    • ĉe la reala sekvenco ĉiuj intervaloj de motivoj estas idente translokataj, tiel ke la tonalo ŝanĝiĝas;
  2. sekvo de harmonioj, kies bazaj tonoj havas la saman intervalan distancon; ege oftas la kvintfala sekvenco;
  3. en la sakrala voĉkanta muziko la tropado de melismo de haleluja: la longa ornamaĵo fine de la haleluja estas ekipata per teksto, kiu sin foje lige kun al melodio ankaŭ sendependigas – ĉi tiun poste tekstita parto oni nomas sekvenco.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Johann Sebastian Bach, fugo G-maĵoro BWV 860, taktoj 17-19. Pri tiu ĉi sono Play

La ekzemplo montras sekvencon en interludo de fugo. Laŭ la motivoj en ĉiuj tri voĉoj temas pri tonala sekvenco, kondukanta en sekundpaŝoj malsupren. Ĉiu takto prezentas sekvenceron. Krome la kvintfaloj de la basvoĉo surmontras harmonian sekvencon, kiu pasas duontakte.