Selbach (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la municipo de Suda Rio-Grando. Por informoj pri komunumo en distrikto Altenkirchen en Rejnlando-Palatinato, vidu la artikolon Selbach (Sieg).


Selbach
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Selbach
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Suda Rio-Grando
Mezoregiono Nordokcidento de Rio-Grando
(Noroeste Rio-grandense)
Mikroregiono Não-Me-Toque
Situo urba centro
 - koordinatoj 28° 37′ 44″ S 52° 57′ 10″ U / 28.62889 °S, 52.95278 °U / -28.62889; -52.95278 (mapo)
Areo 177,642 km² (17 764,2 ha)
Loĝantaro 5 107 (2022)
Denseco 28,75 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Poŝtkodo 99450-000
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Selbach
Retpaĝo: http://www.selbach.rs.gov.br
Portalo pri Brazilo

Selbach (prononco Zelbaĥ laŭ la loka dialekto) estas municipo en la subŝtato Suda Rio-Grando de Brazilo. Ĝi situas en la mezoregiono Nordokcidento de Rio-Grando (portugale Noroeste Rio-grandense), kaj apartenas al la mikroregiono Não-Me-Toque. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 5 107 loĝantoj sur areo de 176,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km² - en 2010 estis 4 929 loĝantoj.[1]

Minoritata lingvo[redakti | redakti fonton]

Ekde ĝia fondo kaj pioniraj tagoj, en la municipo parolatas la Sudriogranda germana dialekto, porpranome Riograndenser Hunsrückisch, brazila variaĵo de la germana plejparte bazita sur la rejnfranka dialektaro.

Ekzistas multaj aliaj municipoj kun tiu dulingva profilo ĉie en la ŝtato. En 2012 la ŝtata deputitinstanco unuanime voĉdonis favore al agnosko de tiu-ĉi germana dialekto kiel oficialan historian kulturon konservendan.[2][3]

Selbach fakte estas nomita laŭ Selbach, municipo en Rejnlando-Palatinato, en okcidenta Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE. Selbach (HTML). Censo 2010. Alirita 2012-12-18.
  2. leĝo 14.061 la 23-an de julio 2012:. Arkivita el la originalo je 2019-03-30. Alirita 2022-04-09.
  3. Declara integrante do patrimônio histórico e cultural do estado do Rio Grande do Sul a língua hunsrik, de origem germânica. Arkivita el la originalo je 2019-03-30. Alirita 2022-04-09.