Selmer Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Selmer Company fondiĝis komence de la 20-a jarcento en Parizo kaj produktis muzikinstrumentojn . Selmer estis fama pro altkvalitaj lignaj blovinstrumentoj, aparte saksofono kaj klarnetoj. Multaj famaj ĵazmuzikistoj kiel John Coltrane, Benny Goodman, Coleman Hawkins, Louis Armstrong kaj Harry James preferis instrumentojn de la etikedo Selmer.

La ĉefan kompanion Selmer Industries de Selmer Company transprenis en 1995 la entrepreno Steinway Musical Properties, ĉefa kompanio de la pianofaristo Steinway & Sons, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Steinway Musical Instruments, Inc.. En 2003 Steinway kunfandis la kompanion Selmer kun alia filio, latunblovinstrumenta produktisto C.G. Conn, al Conn-Selmer, Inc..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]