Sembrancher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sembrancher (stacidomo).
Sembrancher
Blazono de Sembrancher
Blazono de Sembrancher
Blazono de Sembrancher
La vilaĝo Sembrancher
La vilaĝo Sembrancher
La vilaĝo Sembrancher
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Entremont
Koordinatoj  46° 4′ 30″ N 7° 8′ 42″ O / 46.07500 °N, 7.14500 °O / 46.07500; 7.14500 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 30″ N 7° 8′ 42″ O / 46.07500 °N, 7.14500 °O / 46.07500; 7.14500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 891
Areo 17,63 km²
Alteco 717 m super marnivelo
Poŝtkodo 1933
Komunumkodo 6035
Mapo de Sembrancher
Mapo de Sembrancher
Situa mapo de Sembrancher
vdr

Sembrancher estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 891 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sembrancher situas en la valo de la rivero Dranse ĉe la kunfluejo de Dranse de Bagne kaj Dranse de Entremont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,63 km², de kiuj 61,0% estas kovritaj de arbaro, 19,6% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sembrancher limas en nordo al Vollèges, en oriento al Bagnes, en sudo al Orsières kaj en okcidento al Bovernier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sembrancher pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Valezo trans la montopasejo Granda Sankt-Bernardo al Aosta. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 10 kilometrojn sude de la komunumo apud Aigle. Pere de la trajnlinioj de Orsières kaj de Bagnes al Martigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sembrancher datiĝas el la jaro 1177 kiel Sancti Pancratii de Branchi. En la 11-a jarcento ĝi fariĝis parto de la regno de la Grafoj de Savojo. En la jaro 1239 la grafo Amadeo la 4-a de Savojo koncedis al la loko merkatorajton. La civitanoj de Sembrancher en la jaro 1376 konkludis civitan kontrakton kun Aigle, kiu estis renovigita en la jaroj 1676, 1736, 1766 kaj 1776. Post la konkero fare de Valezo en la jaro 1475 la subvoktejo Sembrancher estis ĝis la Helveta Revolucio unu el la flagejoj de la Kamparvoktejo Saint-Maurice. En 1798 Sembrancher fariĝis ĉefloko ĝis 1802 de la helveta distrikto Entremont, poste ĝis 1810 de distrikto de la Respubliko Valezo, tiam de kantono de la franca departemento Sempiono kaj ek de 1815 de dekono kaj ek de 1848 de la Distrikto Entremont de Kantono Valezo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]