Tukanbarbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Semnornis ramphastinus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tukanbarbulo
Tukanbarbulo
Tukanbarbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Semnornitedoj Semnornithidae
Genro: Semnornis
Specio: S. ramphastinus
Semnornis ramphastinus
(Jardine, 1855)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tukanbarbulo aŭ Multkolora tukanbarbulo, Semnornis ramphastinus, estas tre multkolora kaj bunta birdo de tre specifa genro kun propra familio de Semnornitedoj, proksimaj de tukanoj aŭ barbuloj, ĉiuj de la ordo de Pegoformaj.

Ĝi ofte estis unuigita kun la aliaj barbuloj de la familio de Kapitonedoj. Tamen, analizoj de DNA konfirmis, ke tiu aranĝo estis parafiletika (la tukanoj estas pli proksime rilataj al la Sudamerikaj barbuloj pli ol tiuj lastaj al la barbuloj de la Nova Mondo). Kiel sekvo, la stirpo de barbuloj estas debove konsiderataj kiel distingaj familioj; nome la Unukolora tukanbarbulo kaj la Tukanbarbulo nuntempe formas separatan familion, nome Semnornitedoj.

Kvankam temas pri du specioj de la sama genro kun simila morfologio, la plumarkoloroj ege diferencas. Dum la Tukanbarbulo estas ege multkolora la Unukolora tukanbarbulo estas preskaŭ unukolora bruneca nur kun kelkaj flavaj nuancoj en kelkaj korpopartoj. Pli precize la Tukanbarbulo montras jam en la kapo ege buntan bildon kun nigra parto ĉirkaŭ la malhelgrenatkoloraj okuloj kaj al la krono vertikale kaj al la nuko horizontale, lasante rimarkindan blankan larĝan makulstrion el la okuloj al la nuko. Sub tiuj superorelaj strioj de flanko al flanko estas ampleksa larĝega gorĝa zono helblua aŭ grizblua. La beko estas larĝbaza, kiel ĉe aliaj samfamilianoj, kaj fortika, per kiu ili fosas la arbonestojn, sed anstataŭ esti nur flava montras nigran ringon antaŭ la pinto kaj ruĝajn nuancojn ĉebaze.

Sub la blua gorĝo estas ruĝega kontrasta brusto kiu etendiĝas al la flavaj ventro kaj flankoj. La suba ventro kaj kruroj estas grizecaj. La supra dorso estas bruna, dum la suba kaj pugo estas tre kontraste flava. La flugiloj kaj vosto estas malhelgrizaj al nigrecaj. Temas pri specio 20 al 20.5 cm longa kaj ĉirkaŭ 83 al 113 g peza.

La Tukanbarbulo estas malkutima inter fruktomanĝantaj birdoj pro tio, ke ĝi reproduktiĝas kooperative, kun kelkaj helpantoj ĉe la dominanta reprodukta paro por kovado kaj idozorgado.[1] Oni manĝigas la idojn per beroj, fruktoj kaj insektoj. Post la reprodukta sezono ili grupiĝas en aroj ĝis de 15 individuoj foje eĉ dormantaj en la sama arbotruo.

Pri sia kanto, oni povas diri, ke temas pri specio ege bruema; oni komparis ties kanton kun la bleko de azeno.

Ili loĝas en humidaj montarbaroj el 1000 ĝis 2400 sed foje eĉ ĝis 3000 m de altitudo en nordorienta Ekvadoro, sudo de Kolombio, plej norda Peruo kaj eble Brazilo.

La Lamenbeka montotukano okupas kaj rabas ties arbotruojn kaj manĝas ties ovojn kaj idojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carla Restrepo kaj Marta Lucy Mondragón (1998)"Cooperative Breeding in the Frugivorous Toucan Barbet (Semnornis ramphastinus)" The Auk 115 (1)4-15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]