Senpintigita kajtopluredro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senpintigita kajtopluredro
Verticoj 4n
Lateroj 6n
Edroj 2 n-lateroj,
2n kvinlateroj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio en tri dimensioj Dnd
Propraĵoj Konveksa
Duala Turnoplilongigita dupiramido
Information icon.svg
vdr

En geometrio, n-latera senpintigita kajtopluredro estas pluredro formita per preno de n-latera kajtopluredro kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj.

La verticoj ekzistas kiel 4 n-lateroj en kvar paralelaj ebenoj, kun alterna orientiĝo en la mezo kreanta la kvinlaterojn.

La kvinlatera senpintigita kajtopluredro estas la regula dekduedro, kiu estas la platona solido, kun 12 kongruaj kvinlateraj edroj kaj pli alta dekduedra simetrio.

Senpintigita kajtopluredro havas ĉiujn verticojn kun 3 edroj. Ĉi tio signifas ke la dualaj pluredroj, la aro de turnoplilongigitaj dupiramidoj, havas ĉiujn triangulajn edrojn.


Bildo Nomo Edroj Duala pluredro
Triangula senpintigita kajtopluredro 6 kvinlateroj, 2 trianguloj Turnoplilongigita triangula dupiramido
Square truncated trapezohedron.png Kvadrata senpintigita kajtopluredro 8 kvinlateroj, 2 kvadratoj Turnoplilongigita kvadrata dupiramido
Pentagonal truncated trapezohedron.png Kvinlatera senpintigita kajtopluredroregula dekduedro 12 kvinlateroj Dudekedro
Hexagonal truncated trapezohedron.png Seslatera senpintigita kajtopluredro 12 kvinlateroj, 2 seslateroj Turnoplilongigita seslatera dupiramido
...
n-latera senpintigita kajtopluredro 2n kvinlateroj, 2 n-lateroj n-latera turnoplilongigita dupiramido

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]