Seosamh Mac Grianna
| Seosamh Mac Grianna | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Seosamh Mac Grianna | ||
| Naskiĝo | 15-an de januaro 1901 en Rann na Feirste | |
| Morto | 11-an de junio 1990 (89-jaraĝa) en Letterkenny | |
| Lingvoj | irlanda • angla vd | |
| Ŝtataneco | Irlando | |
| Alma mater | Saint Eunan's College (en) | |
| Familio | ||
| Gefratoj | Séamus Ó Grianna (mul) | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Iolann Fionn vd | |
| Okupo | verkisto tradukisto | |
| Laborkampo | literaturo kaj traduko | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Mo Bhealach Féin vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Seosamh Mac Grianna (elparolata ŝo-sav mak grii-ana) (1901-1990) estis eble la plej irlandeca de la modernaj irlandlingvaj verkistoj. Li naskiĝis en Rinn na Feirste en Tír Chonaill en la tradicie irlandparolanta nordokcidento de Irlando, kaj lia lingvaĵo apenaŭ havas iun ajn spuron de influo de la angla. Li estis klasikulo de la moderna irlanda literaturo. En sia distrikto oni konis lin kiel Joe Fheidhlimí Dhónaill Phroinsiais, kaj li estis frato de la verkisto Séamus Ó Grianna.
Li longe tradukadis por An Gúm, la oficiala ŝtata eldonisto, sed li ege malkontentis pri ilia senestimo por lia propra verkado. Liaj tradukoj havas ege altan lingvan kaj literaturan valoron, sed li skribis ke li estis "unuagrada verkisto devigata traduki triagradajn anglalingvajn librojn".
Li piediris tra la tuta Kimrio kaj verkis libron pri la sperto, Mo Bhealach Féin (Mia Propra Vojo). Pro psika malsano li ĉesis la verkadon.
Liaj plej gravaj verkoj estas
- Pádraic Ó Conaire agus Aistí Eile (Pádraic Ó Conaire kaj aliaj eseoj)
- An Druma Mór (La Granda Tamburo)
- Eoghan Ruadh Ó Néill (historia romano pri la jaroj 1640-oj)
- Dá mBíodh Ruball ar an Éan (Se la Birdo havus Voston)
- Mo Bhealach Féin (Mia Propra Vojo)

