Septimus Pretorius
Aspekto
Septimus Pretorius | |
---|---|
filma rolulo • fikcia homo | |
Kreita de | William Hurlbut |
Verko | Bride of Frankenstein |
Rolita de | Ernest Thesiger |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | sciencisto |
Septimus Pretorius estas fikciulo aperinta en la Universal-hororfilmo Bride of Frankenstein (1935). La rolo estis ludita de la usona teatra kaj filma aktoro Ernest Thesiger. Laŭ kelkaj fontoj, la rolo estis unue konsiderita por Bela Lugosi aŭ Claude Rains.
D-ro Pretorius estas neobeema, freneza sciencisto, kiu konvinkas D-ron Henry Frankenstein rekomenci siajn kontraŭnaturajn eksperimentojn kaj revivigi mortintan karnon. Li estas prezentata kiel malmorala egoisto, kaj interesas nur pri sia propra prestiĝo kiel scientisto.