Serba ortodoksa preĝejo Ĉieliro (Rácalmás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serba ortodoksa preĝejo
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rácalmás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grek-katolika (ortodoksa) eklezio
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rácalmás, Rác köz 4, 2459
vdr

La serba ortodoksa preĝejo oficiale preĝejo Ĉieliro de Kristo estas sakrala historia monumento en urbo Rácalmás (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro dominado de turkoj rifuĝintoj serbaj alvenis ankaŭ en Hungarion, ekzemple en Rácalmás. Oni supozas, ke en la 16-a jarcento ili konstruis lignan kirkon. En la fruaj 1770-aj jaroj ĝi bruliĝis, sed ili konstruis la nun videbla preĝejon en 1773. En 2014 ĝi estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La navo havas en la dekstra flanko alian enirejon, krome enmuritan enirejon. La absido estas sesangula. Interne la ikonostazo ne havas la kutimajn bildojn.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.