Sergej Bagapŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sergej BAGAPŜ)
Sergej Bagapŝ
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1949 (1949-03-04)
en Suĥumo
Morto 29-an de majo 2011 (2011-05-29) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Jgerda
Ŝtataneco Sovetunio • Respubliko Abĥazio • Kartvelio
Alma mater Georgian State University of Subtropical Agriculture
Subskribo Sergej Bagapŝ
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sergej BAGAPŜ (abĥaze Сергеи Уасыл-иҧа Багаҧшь/Sergei Uasil-ipa Bagapŝ; ruse Сергей Васильевич Багапш/Sergej Vaslijeviĉ Bagapŝ; kartvele სერგეი ბაგაფში/Sergei Bagapŝi, naskiĝis la 2-an de marto 1949, mortis la 29-an de majo 2011 en Moskvo) estis prezidento de parte rekonita[1] Respubliko Abĥazio. Li estis elektita en 2005 en tre streĉa konkurado kun la alia kandidato, Raul Haĝimba.

Agronomo laŭ sia klero, post la militservo Bagapŝ laboris en komsomolaj kaj partiaj strukturoj, ekde 1982 — kiel la unua sekretario (estro) de la Oĉamĉira distrikta partia komitato de la abĥaza aŭtonomio. Post proklamo de la sendependiĝo li okupis diversajn postenojn, inter ili estis premiero en la jaroj 1997-1999.

Antaŭ la elektiĝo kiel prezidento Bagapŝ dum kelkaj jaroj vivis en Moskvo, kie li engaĝiĝis en entreprenado kaj reprezentis sian respublikon en Rusio; poste li revenis al Abĥazio kaj dum nelonge estris la Ministerion de Energio. En decembro 2009 li estis reelektita.

Malsana de langa kancero, Bagapŝ mortis la 29-an de majo en Moskvo, kie li estis kuracata. Sergej Bagapŝ estas enterigita en la vilaĝo Ĝgerda de la Oĉamĉira distrikto, kie li naskiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Memdeklarita ŝtato, eksa aŭtonomio de la Kartvela SSR, Abĥazio estis fakte sendependa ekde 1992 ĝis 2008, kiam ĝi estis agnoskita kiel sendependa ŝtato fare de Rusio kaj pli poste de kelkaj aliaj ŝtatoj. Vidu la artikolon Abĥazio.