Sergio kaj Sergei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio kaj Sergei
filmo
Originala titolo Sergio & Sergei
Produktadlando  Kubo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8-a de septembro 2017
Daŭro 93 minutoj
Ĝenro dramo
Reĝisoro(j) Ernesto Daranas
Produktisto(j) Joel Ortega, Jaume Roures, Ramon Samada
Scenaro Ernesto Daranas
Laŭ la verko de Ernesto Daranas
Marta Daranas
Filmita en  Kubo
Muziko de Tom Linden, Micka Luna
Ĉefrolantoj Tomás Cao, Héctor Noas, Ron Perlman
Produktinta firmao Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio
IMDb
vdr

Sergio kaj Sergei (hispane Sergio & Sergei) estas kuba drama filmo reĝisorita de Ernesto Daranas. Ĝi estis elektita la kuba reprezentfilmo dum la 91a Oskar-premioj de 2018 por konkurenci kiel la plej bona alilingva filmo.[1] Je la fino ne aperis en la listo de kandidatoj de la akademio en oktobro 2018.[2][3] La filmo temas pri Sergio (Tomás Cao) kuba profesoro pri marksismo, Sergei (Héctor Noas) sovetia kosmonaŭto kaj Peter (Ron Perlman) usona verkisto; ili ĉiuj estas radioamatoroj, kiuj kundividas la saman ŝatokupon nome amatora radio, kiu ebligas komunikiĝi pere de radioaparatoj. La filmo okazas kadre de la disigo de Sovetunio kaj ekkrizo en Kubo.[4][5]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jaro 1991, Sovetunio disiĝas kaj Kubo estas en granda ekonomia krizo. Sergio estas radioamatoro kaj profesoro pri marksismo, li ne scias kion fari por reorientigi sian vivon. Aliflanke Sergéi estas sovetunia kosmonaŭto, li troviĝas preskaŭ forgesita en la orbitstacio MIR, kiu paneas. Sergio kaj Sergéi komunikiĝas ĉefe en la rusa ĉar la kubano studis antaŭ multaj jaroj en Sovetunio. Tio kaŭzas amikecon kaj helpos ilin alfronti la ŝanĝojn, kiuj okazas en siaj landoj. Kiel parto de la historio aperas Peter, kiu estas amiko de Sergio kaj ofte parolas inter si pere de sendriceviloj. Li estas usona radioamatoro kaj kritikanto de la usona NASA kaj ties programo, ili estas ligitaj pro amikeco inter la patro de Sergio, kiu antaŭ multaj jaroj komunikiĝis kun la usonano telegrafie.[6]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La filmo havis profiton de $23 268 dolarojn.[7] Laŭ la retejo Rotten Tomatoes ĝi ricevis ĝeneralan aprobon de 80% surbaze de 5 opinioj de kritikistoj.[8] Ĝi estis la plej populara filmo dum la Internacia Kuba Kinfestivalo de Havano laŭ la voĉdono de la publiko kaj la plej populara filmo el la 30a Tulusa Latinamerika Kinfestivalo.[9][10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La coproducción participada por España 'Sergio & Serguéi', elegida por Cuba para la carrera al Oscar (hispane). Audiovisual451 (2018-10-02). Alirita 2018-10-02.
  2. 87 Countries In Competition for 2018 Foreign Language Film Oscar (angle). Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Alirita 2018-10-08.
  3. La Academia rechaza a la cubana "Sergio & Sergei" para el Oscar extranjero, donde "Roma" es favorita (hispane). Noticine (2018-10-09). Alirita 2018-10-11.
  4. Radioaficionados en pantalla (hispane). Alirita 2019-08-30.
  5. Diez días de película (hispane). Granma.cu. Alirita 2019-08-31.
  6. “Sergio kaj Sergei filmo pri radioamatoroj”, ILERA-bulteno (eo) (PDF) (#78). 
  7. Monrezultoj de Sergio & Sergei (angle). The Numbers. Alirita 2018-10-22.
  8. Sergio kaj Sergei (2017) (angle). Rotten Tomatoes. Alirita 2018-10-22.
  9. Premio del Público en el Festival Cinelatino de Toulouse (hispane). Arkivita el la originalo je 2019-08-30. Alirita 2019-08-27.
  10. El filme Sergio y Serguei obtuvo el voto de la popularidad (hispane). Federacio de Radioamatoroj el Kubo (FRC). Alirita 2019-08-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]