Sermersooq (gronlandeKommuneqarfik Sermersooq) estas nova municipo situanta sude kaj sudokcidente en Gronlando, funkcianta ekde la 1-a de januaro2009, en kiu troviĝas la ĉefurbo Nuko (dane: Godthåb). Ĝi estas la plej loĝata municipo de la teritorio, kun 20 998 loĝantoj en 2008. Ĝi estis kreita el la antaŭaj municipoj Ammassalik, Ittoqqortoormiit, Ivittuut, Nuuk kaj Paamiut. Ĝi etendiĝas sur 635 600 km² kaj estas la dua plej granda municipo post Qaasuitsup.