Serradilla del Llano
Serradilla del Llano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37530 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 145 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 6° 21′ U (mapo)40.500555555556-6.3558333333333Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 872 m [+] | ||
Areo | 67,52 km² (6 752 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Serradilla del Llano [+] | |||
Serradilla del Llano estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Las Dehesas. Serradilla del Llano estas tradukebla al iome kontraŭdira Montetaro de la Ebenaĵo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Serradilla kaj Porteros, okupas totalan areon de 67,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 167 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj La Atalaya, Serradilla del Arroyo, Zamarra, Agallas, Monsagro kaj la Provinco Cáceres.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.