Sgropino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sgropino

Sgropino [1] estas alkohola trinkaĵo tre uzata en Veneto, (Italio), kiu enhavas citronan glaciaĵon.

La vorto en itala lingvo estas sgroppino kaj devenas el venetlingva vorto sgropìn, kiu estis la normala ŝorbeto, sen lakto kun malmulte da alkoholo. Ĝi aperis ĉe la venetaj aristokratoj dum la 16a jarcento kaj iom ŝanĝis laŭ la epokoj. La celo estis purigi la palaton inter diversaj pladoj. Nuntempe oni uzas je la fino de la manĝo por helpi digestadon.

La ingredientoj estas jenaj: citrona glaciaĵo, vodko, kaj loka vino Prosecco. Dum lastaj jaroj oni trovas variantojn per frago, al pampelmuso.

Ekzemplo de recepto[redakti | redakti fonton]

  • 350 g da citrona glaciaĵo
  • 200 ml da blanka saŭmvino Prosecco
  • 50 ml da vodko
  • pecetoj da citrono por ornami

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vorto en esperanto decidita dum renkontiĝo de esperantistoj en Treviso la 10/08/2021. Radiko el veneta lingvo +"o"