Shambles Square (Manĉestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shambles Square (rn Esperanto "buĉeja placo" aŭ pli precize "placo de buĉistaj budoj") estas historieca placo en Manĉestro, Anglio, rekreita en 1999 ĉirkaŭ la rekonstruita antikva gastejo Old Wellington Inn kaj la trinkejo Sinclair's Oyster Bar apud hotelo The Mitre.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

"Shambles" estis nomo origine utiligita por strato de buĉistaj butikoj kie viando estis buĉita kaj vendita. Ĝi estas derivita de la mezangla vorto schamel [ŜAmel],[1] kiu signifis benko, kiel por montri viandon por vendo.[2] De la venda benko malorde sango, pecoj de viando kaj visceraĵoj falis flanken, kaj kvankam la origina signifo de la vorto maluziĝis, ĝi pluvivis kiel vorto signifanta scenon de malordo. Ekzistas ankaŭ stratoj konataj kiel Shambles en aliaj urboj en Britio, kiel ekzemple Jorko, Worcester, Sevenoaks, Chesterfield kaj Armagh.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo kiu nun estas la gastejo The Old Wellington Inn estis konstruita en 1552 apud la antikva merkata placo de Manĉestro. En 1554, ĝi estis aĉetita fare de la familio Byrom kaj iĝis parte loĝejo kaj parte ŝtof-vendejo. La verkisto John Byrom estis naskita tie en 1692. La konstruaĵo estis etendita en 1738 por la vendo de forta alkohola punĉo kaj iĝis rendevuejo por tradiciaj britaj konservativuloj]] kaj eventuale anoj de jakobitismo. Ekde 1862 la gastejo nomiĝis unue The Vintners Arms, tiam The Kenyon Vaults kaj poste The Old Wellington Inn. [3] Ĉe la alia flanko de la placo, en la 18-a jarcento situis la taverno Fleece , ekde 1807 taverno The King's Head Tavern. Ĝi poste iĝis konata kiel Sinclair's, ĝis ostroj estis enkondukitaj al la menuo en 1845 kaj ĝi iĝis Sinclair's Oyster Bar - la nomon ĝi konservas ĝis hodiaŭ.

la rekonstruita placo Shambles Square nokte

La budoj de la buĉistoj estis movitaj de la doma ensemblo Old Shambles al nova regiono en Brown Street en 1827.

Multaj el la trabfakaj konstruaĵoj en la merkata placo estis malkonstruitaj en la viktoria epoko por fari vojon por pli larĝaj stratoj kaj la resto estis detruita en la dua mondmilito en 1940, forlasante la doman ensemblon Old Shambles kiel unu el la malmultaj antaŭ-19-a-jarcentaj konstruaĵoj en la urbocentro de Manĉestro. La konstruaĵoj estis nomumitaj monumente protektitaj konstruaĵoj en 1952.

En 1974, la plej granda parto de la malnova posedaĵo inter la urbocentraj stratoj Shudehill kaj Market Street estis disfaligita por konstrui novan betonan butikocentron. La doma ensemblo Old Shambles estis apogita per betona fundamento kaj levita supren 145 centimetrojn por kongrui kun ĉirkaŭaj modernecaj domoj.

En junio 1996, la terorisma grupo provizora irlanda respublika armeo eksplodigis bombon en proksima butikuma strato kaj grave difektis multajn el la ĉirkaŭaj modernaj konstruaĵoj, sed la doma ensemblo Old Shambles estis protektita per la betonaj konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi kaj spertis nur minimuman difekton. En 1998 oni decidis historiece rekonstruigi la trabfakan ensemblon. Tiel fakte terorisma bombo helpis reveni al pli tradicia konstrua stato kaj malfari la betonajn "arkitektajn pekojn" de la 1970-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu la germanan vorton Schemel, en Esperanto tabureto, ŝeĝeto sen dorsapogilo, benketo
  2. vorto "shambles" en la retejo yourdictionary.com
  3. Barry Worthington: Discovering Manchester: A walking guide to Manchester and Salford (Malkovrante Manĉeston: Promenada gvidilo al Manĉestro kaj Salford), urbeto Wilmslow: eldonejo Sigma Leisure, 240 paĝoj, ISBN 1-85058-774-4., jen p. 11