Sholeh Rezazadeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sholeh Rezazadeh
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1989 (1989-04-02) (35-jaraĝa)
en Tabrizo
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sholeh REZAZADEH (perse: شعله رضازاده; naskiĝis la 2-an de aprilo 1989 en Tabrizo, Irano)[1] estas irandevena nederlanda poetino kaj verkistino.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Ŝi diplomiĝis pri medicino en Tabrizo, Irano[2]. Ŝi elektis ĉi tiun studon, ĉar estis la deziro de ŝia patro[1].

En 2015 ŝi translokiĝis el Irano al Nederlando pro amo kaj tuj eklernis la nederlandan[1].

En 2018 ŝi gajnis la verkistan premion Agora Lettera por prozo[2].

En 2019 ŝi gajnis la literaturan premion El Hizjra por poezio.

En 2021 al ŝia debuta romano De hemel is altijd paars (La ĉielo estas ĉiam purpura) estis aljuĝita la publika premio De Bronzen Uil. La libro kiu legiĝas kiel enkonduko al la persa kulturo, temas pri la amo por arboj kaj soleca supervivo en nova tero, la vivo de migrinta virino, sociaj diferencoj inter Irano kaj Nederlando (kie ĉiuj okupiĝas multege pri laboro kaj gajni monon, male al homoj en Oriento kiuj ŝajne havas pli da tempo por si mem kaj geamikoj kaj scias pli bone ĝui la vivon)[3], pri diferencoj en kulturoj kaj pensmanieroj, pri memoroj kaj la opiodependeco de ŝia patro [4] [5] [1].

En 2022 la libro estis premiita per la Debutantenprijs van de Maatschappij der Nederlandse Letterkunde (Debutanta premio de la Societo de la Nederlanda Literaturo) [6].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Krom poezio, ŝi verkis artikolojn kaj mallongajn rakontojn por diversaj revuoj

  • (2012) Kolekto de noveloj: Mi estas kuranto por vento, Teherano (perslingve)
  • (2015) Kolekto de noveloj: Someone is hiding behind my words (Iu kaŝas sin malantaŭ miaj vortoj), Londono
  • (2017) Kolekto de noveloj: Nigra ne estas sole koloro, Londono, (perslingve)
  • (2021) Debutromano:;De hemel is altijd paars (La ĉielo estas ĉiam purpura), eld. ambo | anthos, (ISBN 9789026346118), ankaŭ kiel sonlibro havebla[7] (nederlandlingve)

La nederlanda por eksterlingva verkado[redakti | redakti fonton]

Kiel fremda lingvo, la nederlanda ankoraŭ ne enhavas emocion por ŝi, kio faciligis la notadon de ŝiaj memoraĵoj[8].

Sholeh Rezazadeh ne volis resti fremdulo en nederlanda lingvo kaj tial eklernis la lingvon tuj post sia alveno en Nederlandon. Ŝi ĉeestis literaturajn eventojn aŭskultante kvankam ŝi nenion komprenis. Poste ŝi mem voĉlegis poezion antaŭ publiko por ekzerci kaj ekscii ĉu la publiko komprenus ŝin. Ŝi ankaŭ klopodis plej eble malmulte uzi la persan kaj la anglan. Poste ŝi faris ankaŭ libervolan laboron kiel interpretistino ĉe la loka municipa administrado. En 2021, jam 5 jarojn post sia alveno en Nederlando en 2015 ŝi verkis debutromanon en la nederlanda[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (nl) Rinskje Koelewijn, 'In mijn eigen taal kan ik niet zeggen: mijn vader is verslaafd'. NRC Handelsblad, la 12-an de marto 2021.
  2. 2,0 2,1 (nl) Marjolijn de Cocq, Schrijver Sholeh Rezazadeh: 'Iran en Nederland zijn tegenovergestelde werelden'. Het Parool,2 la 1-an de marto 2021.
  3. (nl) Maria Bouanani, Sholeh Rezazadeh: “Het oosten verstaat wellicht de kunst van het leven beter”, NieuwWij, la 5-an de aŭgusto 2021.
  4. (nl) Lex Bohlmeijer, Vijf jaar geleden sprak deze romanschrijver nog geen woord Nederlands. Nu debuteert ze in die taal, De Correspondent, la 5-an de junio 2021.
  5. (nl) Wie is Sholeh Rezazadeh?, Lang zullen we lezen
  6. (nl) Debutantenprijs MdNL (voorheen de Lucy B. en C.W. van der Hoogtprijs) voor Sholeh Rezazadeh, Maatschappij der Nederlandse Letterkunde, la 25-an de marto 2022.
  7. (nl) Fragmento el "De hemel is altijd paars", Storytel
  8. (nl) Anky Mulders, De woorden die ze niet uit durfde te spreken, Literair Nederland, la 15-an de oktobro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(nl) Retejo de Sholeh Rezazadeh

(fa) Sholeh Rezazadeh voĉlegas el sia poezio en la persa

(nl) Sholeh Rezazadeh - Tot rust gaan - Wilde Woorden Festival 2020, poezia prezentado, filmeto

(nl) El Hizjra Literatuur Talents: Sholeh Rezazadeh

(nl) Oficiala refejo de la Maatschappij der Nederlandse Letterkunde (Societo de la nederlanda literaturo)