Shuānglín-sì
Koordinatoj: 1° 19' 49" norde, 103° 51' 27" oriente
Liánshān Shuānglín-sì 莲山双林寺 | |
---|---|
La bikŝuejo Shuānglín-sì | |
Bikŝuejo | |
Loko: | Toa Payoh, Singapuro |
Skolo: | Mahajano |
Jaro de fondado: | 1898 |
jaro de elkonstruado: | 1902 |
jaro de elkonstruado: | 1907 |
Retejo: | https://www.shuanglin.sg/ |
Shuānglín-sì estas bikŝuejo en Toa Payoh, Singapuro. Ĝi estis fondita en 1898, sed la konstruado nur komenciĝis en 1902 de Low Kim Pong, kaj finiĝis en 1907.[1] La bikŝuejo estis elektita kiel nacian monumenton en 1980 kaj en 1991 komenciĝis restaŭrado, kiu daŭris jardekon.[2] Ĝi nun havas sepetaĝan oran pagodon, imitaĵo de antikva pagodo en Fuĝjano, Ĉinio.
La areo de 40.000 kvadrataj metroj estis donaco de Low Kim Pong, riĉa hoklo, kiu estis komercisto kaj dediĉita budhano.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En la minnana lingvo, la bikŝuejo nomiĝas Siong Lim. En la ĉina lingvo, ĝi nomiĝas (Liánshān) Shuānglín-sì (ĉine (莲山)双林寺), Bikŝuejo de la ĝemela arbaro de la lotusa monto).[3] La nomo venas de la du arbaroj el fortika ŝoreo en Bodgajo, Barato, kie la budho Gotamo atingis vekiĝon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Kultura kompaso": antropologia esploro de la bikŝuejo Shuānglín Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lee, G.Boi. (2002) The religious monuments of Singapore : faiths of our forefathers. Singapore: Preservation of Monuments Board : Landmark Books, p. 26. ISBN 9813065621.
- ↑ (2006) Singapore : the encyclopedia. Singapore: National Heritage Board, p. 506. ISBN 9814155632.
- ↑ Photo by cooksister. cooksister. Alirita 23-12-2014.