Siciliano
Siĉiliano estas movimentnomo el la baroka muziko por kantpecoj (arioj), dancpecoj aŭ suitmovimentoj.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Karakterizaj por siĉiliano estas:
- Ĉarma, dolore dolĉa melodiaro.
- Muzika karaktero de paŝtista idilio (kaj laŭsence erotika-amoreca kaj ankaŭ laŭsence de simpla naturemo).
- 6/8- aŭ 12/8-takto en malrapidema, lula ritmo. Karakteriza estas la plilongigita okona noto en multaj 3/8-grupoj kaj la analoge mallongigita, nur "tuŝita" 2-a noto.
- Iam kaj iam enigitaj sinkopoj kaj la uzado de la napola sestakordo subtenas la tenere melankolian emocion.
Deveno
[redakti | redakti fonton]Ligo kun Sicilio ekz. kiel origine sicilia danco ja ofte estas asertata ekde la apero de siĉilianoj, tamen ne estas pruvebla.
Uzado en postaj epokoj
[redakti | redakti fonton]Foje oni renkontas siĉilianon ankaŭ en la postbaroko, ekzemple ĉe Joseph Haydn. Lia sopranario Nun beut die Flur das frische Grün en Schöpfung estas siĉiliano. Ankaŭ Wolfgang Amadeus Mozart foje uzis ĝin por esprimi afliktoplenan humoron, ekzemple en la sopranario Ach, ich fühl's, es ist verschwunden el Zauberflöte, en la malrapida movimento f♯-minora el pianokonĉerto A-maĵora KV 488 kaj en la finalmovimento de arĉkvarteto d-minora KV 421.
Notekzemploj
[redakti | redakti fonton]Aŭdekzemploj
[redakti | redakti fonton]Du koncertregistraĵoj:
- 3-a movimento el la sonato BWV 1035 por fluto kaj kontinua baso de Johann Sebastian Bach
Siĉiliano el BWV 1035, Alex Murray (Fluto), Martha Goldstein (klaviceno)
- Largo e spiccato el la konĉerto n-ro 11 d-minora el L'Estro Armonico de Antonio Vivaldi
orgenaranĝaĵo de Johann Sebastian Bach
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Siciliana, Siciliano von Frauke Schmitz-Gropengießer im Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, Freiburg i. Br. 2000