Die Schöpfung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adam kaj Eva (Domenico Zampieri, 1620)

Die Schöpfung (La Kreado) estas oratorio de Joseph Haydn (Hob. XXI:2). La verko ekestis inter 1796 kaj 1798 kaj temas pri la kreado de la mondo laŭ Genezo (1-a libro de Moseo).

Komponado kaj unua prezentado[redakti | redakti fonton]

Haydn estis stimulita je siaj turneoj en Anglio 1791–92 kaj 1794–95 al komponado de granda oratorio, kiam li aŭdis la oratoriojn de Georg Friedrich Händel en granda okupado. Estas verŝajne, ke li volis atingi same grandiozajn rezultojn, utiligante la muzikan lingvaĵon de la Viena klasikismo.

La verkado de la oratorio daŭris de oktobro 1796 ĝis aprilo 1798. Haydn opiniis la temon inspira, kaj laŭ propra eldiro la komponado estis por li fundamenta religia sperto. Li laboris por la projekto ĝis elĉerpiĝo kaj fakte li malsaniĝis post la unua prezentado por iom longa tempo.

Die Schöpfung unuan fojojn estis prezentata en Vieno (en Palaco Schwarzenberg) en aprilo kaj majo 1798 antaŭ privata publiko – nobeloj, kiuj prosperigintis la komponadon, kaj iliaj gastoj. Ĉi tiuj prezentadoj permesis al Haydn fari korektaĵojn prepare al publika unua prezentado, kiu okazis en 1799 en la teatrejo Wiener Burgtheater. Ĉi tiu premiero estis ege sukcesa. La verko ankoraŭ dum la vivo de Haydn ofte estis ree prezentata en Vieno.

Sekvis traduko en la anglan. La brita unua prezentado okazis en la jaro 1800 en Covent Garden je Londono. Sekve Haydn aŭtorizis pliajn tradukojn, kaj oni prezentis la verkon en tuta Eŭropo. Ekde tiam Die Schöpfung tutmonde estas parto de la klasika repertuaro kun multaj prezentadoj kaj sonregistraĵoj ĝis nuntempe.

Tipa prezentado de Schöpfung daŭras unu horon kaj 45 minutojn.

Teksto[redakti | redakti fonton]

La teksto de Schöpfung havas longan antaŭhistorion. La tri fontoj estas Genezo, la psalmoj kaj Genezo-epopeo La perdita paradizo de John Milton. Iu alikaze malfama Lidley (aŭ Linley) priverkis la materialon al oratoria libreto unualinie por Händel. Händel tamen neniam muzikigis ĝin. La gastiganto de Haydn en Anglio, Johann Peter Salomon, akiris kopion de la libreto kaj transdonis ĝin al Haydn. Kiam Haydn revenis en Vienon, li enmanigis ĝin al sia amiko kaj patrono barono Gottfried van Swieten, kiu iniciatis tradukon en la germanan samkiel retradukon en la anglan adaptitan je la muziko de Haydn.

Van Swieten evidente ne scipovis komplete la anglan, kaj la angla versio kaŭzis kritikon kaj kelkajn provojn de plibonigon. Fakte la retradukaĵo estas tiel malsufiĉa, ke foje oni prezentas la oratorion germanlingve eĉ en anglalingvaj landoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Joseph Haydn 1791
Kreinto de "Die Schöpfung"

Haydn komponis Die Schöpfung por tri kantsoloistoj (soprano, tenoro kaj baso), kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro kaj baso) kaj granda malfruklasikisma orkestro, konsista el: 3 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, kontrafagoto, 2 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbalo,kaj la kutima arĉinstrumentaro kun unuaj kaj duaj violonoj, vjoloj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Por la recitativoj bezonatas klavicenopiano.

Sendube Haydn deziris grandan sonvolumenon (kompare kun la normo de sia epoko). Inter la privataj kaj publikaj premieroj Haydn enigis pluajn instrumentajn partojn en la verkon. Dum la publika premiero muzikis 120 instrumentistoj kaj 60 kantistoj.

La tri soloistoj reprezentas ĉefanĝelojn, kiuj rakontas kaj komentas la ses tagojn de la kreado: Gabrielo (soprano), Urielo (tenoro) kaj Rafael (baso). En la tria parto laŭ la praktiko de Haydn la rolon de Adamo kutime kantas tiu soloisto, kiu ankaŭ kantas Rafaelon, sama validas ankaŭ por Eva kaj Gabrielo. Kelkaj dirigentoj tamen preferas okupi la kvin rolojn per kvin soloistoj.

En Schöpfung ja ankaŭ ekzistas pasaĝo por solo-aldistino, sed tiu limiĝas je la kvar Amen en la finala ĥoraĵo.

La ĥoro kantas en serio de monumentecaj ĥoraĵoj, el kiuj kelkaj celebras la finon de kreadotago. La orkestro ofte ludas sen akompana kantado, precipe en pasaĝoj de tonpentrado: la leviĝon de la suno, la kreadon de variaj bestoj kaj kompreneble la uverturon, la fama priskribo de la antaŭkreada ĥaoso.

Formo[redakti | redakti fonton]

Die Schöpfung konsistas el tri partoj. Kiel en aliaj oratorioj, al la iom grandaj ario kaj ĥoraĵoj ankaŭ ĉi tie ofte antaŭas mallongaj recitativoj. Ĉi tie la recitativo redonas la vortojn de Genezo, dum kiam la sekva muziko rakontas la biblian historion per versoj.

1-a parto[redakti | redakti fonton]

La 1-a parto solenas la kreadon de la lumo, de la tero, de la ĉielaj korpoj, de l' akvo, de la vetero kaj de la plantoj.

Nr. 1a. Die Vorstellung des Chaos (La prezentado de la ĥaoso)
Unu el la plej famaj alineoj de la komponaĵo, uverturo en c-minoro en malrapida tempo. Haydn priskribas la ĥaoson, retenante la kadencon al la toniko ĝis la fino de la uverturo.
Nr. 1b. Im Anfange schuf Gott Himmel und Erde (En la komenco Dio kreis ĉielon kaj teron)
Ĉi tiu movimento rilatas al Genezo 1:1-4. Ĝi komencas per recitativo por solobaso en c-minoro, sekvata de ĥoralo pri la kreado de la lumo. Ĉilasta komencas per pinĉita noto de la arĉistoj, sekvata de fortissimo je la vorto Licht (lumo), dum kiu la tonalo ŝanĝas al C-maĵoro.
Ĉi tiu momento fariĝis sensacio dum la publika premiero. Amiko de Haydn skribis:
„En tiu momento, kiam la lumo unuan fojon aperis, oni povis diri, ke radioj pafiĝis el la brilaj okuloj de la komponisto. La sorĉiteco de la ekscititaj Vienanoj estis tiel ĝenerala, ke la orkestro dum minutoj ne povis daŭrigi la ludadon.“
Post la lumo mallonga recitativo kondukas al la vortoj „und Gott sah das Licht, und er sah, dass es gut war“ (kaj Dio vidis la lumon, kaj li vidis, ke ĝi estas bona:
Nr. 2. Nun schwanden vor dem heiligen Strahle (Nun malaperis antaŭ la sankta radio)
Ario por tenoro ku ĥoro en A-maĵoro, kiu priskribas la malvenko de la armeo de satano (el „Perdita Paradizo“).
Ende des ersten Tages (Fino de la tago)
Nr. 3. Und Gott machte das Firmament (Kaj Dio faris la firmamenton)
Longa recitativo por baso en C-maĵoro kun vortoj el Genezo 1:6-7. Poste orkestra tonpentraĵo, kiu priskribas la apartigo de akvo kaj tero kaj la unuajn ventegojn.
Nr. 4. Mit Staunen sieht das Wunderwerk (Mirigite oni vidas la miraklan verkon)
Sopransoloo kun hoxro en C-maĵoro. La ĉielaj armeoj laŭdas Dion kaj la laboron de la dua tago.
Ende des zweiten Tages
Nr. 5. Und Gott sprach: Es sammle sich das Wasser (Kaj Dio diris
kolektiĝu la akvo)
Mallona recitativo por baso (Genezo 1:9-10), poste:
Nr. 6. Rollend in schäumenden Wellen (Rulanta en ŝaŭmaj ondoj)
Ario en d-minoro por baso, kiu rakontas la kreadon de la maro, de la montoj, riveroj kaj (en D-maĵora finaĵo) riveretoj.
Kiel klarigas John Mangum, jen la stila inspiraĵo estas „revenĝo-ario“ de la itala komika opero de la 18-a jarcento, kiel ekzemple en La vendetta, el Le nozze di Figaro de Wolfgang Amadeus Mozart.
Nr. 7. Und Gott sprach: Es bringe die Erde Gras hervor (Kaj Dio diris
la tero generu herbon)
Mallonga recitativo por soprano (Genezo 1:11), poste:
Nr. 8. Nun beut die Flur das frische Grün (Nun la naturo naskas la freŝan verdon)
Soloario en Bb-maĵoro por soprano en siĉiliano-ritmo, kiu celebras la kreadon de la plantoj.
Nr. 9. Und die himmlischen Heerscharen verkündeten (Kaj la ĉielaj armeoj anoncis)
Mallonga recitativo por tenoro, poste:
Nr. 10. Stimmt an die Saiten (Agordu la kordojn)
La ĥoro celebras la trian tagon per kvarvoĉa fugo pri la vortoj „Für die Himmel und die Erden“
Ende des dritten Tages (Fino de la tria tago)
Nr. 11. Und Gott sprach: Es sei'n Lichter an der Feste des Himmels (Kaj Dio diris
estu lumoj ĉe la ĉielo)
Recitativo por tenoro pri partoj el Genezo 1:14-16.
Nr. 12. In vollem Glanze steiget jetzt die Sonne (Tutbrile leviĝas nun la suno)
La orkestro portretas – kun tenoro kiel rakontisto – brilan sunleviĝon kaj poste palan lunleviĝon. La melodio de la sunleviĝo estas simple dek notoj de la gamo D-maĵora, diversmaniere harmonizitaj; la lunleviĝo staras en subdominanta G, ankaŭ kun kreskaj gamopasaĝoj. La fino de la recitativo aludas mallonge la novkreitajn stelojn kaj transkondukas al:
Nr. 13. Die Himmel erzählen die Ehre Gottes (La ĉieloj rakontas la honoron de Dio)
La plej pompa ĥoro el Schöpfung kaj ege populara. La vortoj estas plejparte el psalmo 19: 1-3.
La jarcento de Haydn estas post la eltrovaĵoj de Isaac Newton kulmino de ordigita universo – precipe la matematike destinita movo de la ĉielaj korpoj – kaj atestas la Dian saĝon. Haydn, scivolemulo, eble amatore interesiĝus pri astronomio, des pli multe ĉar li, estante en Anglio, penis viziti la iaman komponiston kaj malkovrinto de Urano en ties observatorio en Slough ĉe Windsor.
Die Himmel erzählen estas en C-maĵora, centra tonalo de la unua parto. Ĝi komencas per alternaj solenaj ĥoralpasaĝoj kaj pli meditigaj sekvencoj de la tri kantsoloistoj, sekvataj de ĥoralfugo pri la vortoj „Und seiner Hände Werk zeigt an das Firmament“ (Kaj la verkon de Lia manoj montras la firmamento) kaj fina homofonia alineo.
La malkutima intenseco povas estis rezulto de la amasigo de finaĵo post finaĵo far' Haydn, ĉiu komencanta je punkto, kie la muziko fakte jam ŝajanas estis finiĝinta.
Ende des vierten Tages (Fino de la kvara tago)

2-a parto[redakti | redakti fonton]

La 2-a parto solenas la kreadon de la fiŝoj, birdoj, de la brutaro kaj finfine de la homo.

Nr. 14. Und Gott sprach: Es bringe das Wasser in der Fülle hervor (Kaj Dio diris
la akvo generu abunde)
Recitativo por soprano (Genezo 1:20), poste:
Nr. 15. Auf starkem Fittiche schwinget sich der Adler stolz (Per fortaj flugiloj leviĝas la aglo)
Ario por sorano en F-maĵoro pri la kreado de la birdoj. La menciitaj specoj estas aglo, alaŭdo, kolombo kaj najtingalo. La kantoteksto enhavas la aserton, ke tuj post la kreado la kantado de la najtingalo ne estis melankolia.
Nr. 16. Und Gott schuf große Walfische (Kaj Dio kreis grandajn balenojn)
Por solobaso, en d-minoro. En la partituro nomata recitativo, pli temas pri recitativo (el Genezo 1:21-22), kiun sekvas mallonga ario, ĉilasta estas rimita parafrazo de la bibliaj vortoj: „Seid fruchtbar und mehret euch.“ (Estu fekunda kaj multiĝu). La trista akompano rezignas violonojn kaj utiligas nur la pli malaltajn arĉinstrumentojn kun dividitaj vjol- kaj violonĉelvoĉoj.
La muziko de Haydn enprenis proponon de van Swieten, ke basosoloisto kantus la vortojn super senornama baslinio. Kiel kutime, Haydn tamen sekvis la proponon nur parte kaj aldonis por kelka meditado al la baslinio riĉan tavolon de kvarvoĉaj harmonioj por violonĉelo kaj vjolo – decide por la finfina rezulto.
Nr. 17. Und die Engel rührten ihr' unsterblichen Harfen (Kaj la anĝeloj ludis siajn senmorteblajn harpojn)
Mallonga recitativo por baso, poste:
Nr. 18. In holder Anmut stehn (En ĉarma gracio staras)
Haydn rompas kun la reguleco de la modelo „recitativo-preparo nure por soloo“ per meditema pasaĝo en A-maĵoro por la tri kantistoj, kiuj rigardas la belecon kaj riĉecon de la novkreita mondo. Sen transiro sekvas:
Nr. 19. Der Herr ist groß in seiner Macht (La Sinjoro estas granda en sia potenco)
Ĥoro kun la tri soloistoj en A-maxjoro por la kvina tago.
Ende des fünften Tages (Fino de la kvina tago)
Nr. 20. Und Gott sprach: Es bringe die Erde hervor lebende Geschöpfe (Kaj Dio diris
la tero generu vivajn kreaĵojn)
Recitativo por baso (Genezo 1:24), poste:

Nr. 21. Gleich öffnet sich der Erde Schoß (Tuj malfermiĝas la tera sino)

Tonpentraĵo kun rakonta baso. Haydns permesas al si amindan humuron, kiam la novkreitaj kreaĵoj sursceniĝas, ĉiu kun muzika kolorigo de la fono: leono, tigro, cervo, ĉevalo, bovo, ŝafo, insektoj kaj vermoj. Kiel ĉiam en la tonpentrado de Haydn en ĉi tiu oratorio la kantataj klarigoj sekvas la orkestroportretojn.
La transiron de la potencaj (unuaj kvar) al la malpli potencaj (lastaj kvar) markas nepreparita modulado ekde Db- al A-maĵoro. La malsovaĝaj bestoj estas (ekz. en Nr. 8) prezentitaj per siciliano-ritmo, kiu staras (ne nur) ĉe Haydn por kampara idilio. Basistoj, kiuj disponas pri fortika granda D, ofte estas tentataj uzi ĝin je la fina noto „Wurm“ (vermo) anstataŭ D oktavon pli alta – kion Haydn intencis.[1]
Nr. 22. Nun scheint in vollem Glanze der Himmel (Nun aperas tutbrile la ĉielo)
Ario por baso en D-maĵoro. La temo estas:
Doch war noch alles nicht vollbracht (Tamen ne ĉiu estis finfarita)
Dem Ganzen fehlte das Geschöpf (Al la tuto mankis la vivaĵo)
Das Gottes Werke dankbar seh'n (Kiu rigardu la verkojn de Dio)
Des Herren Güte preisen soll. (Laŭdu la bonecon de Dio)
Ĉi tiu movimento estas la preparo por la kreado de la homo.
La unua parto de ĉi tiu movimento enhavas pluan pecon de tonpentrado, fortissimo en oktavoj por trombono kaj kontabaso je la vortoj „den Boden drückt der Tiere Last“ (La grundon premas la pezo de la bestoj).
Nr. 23. Und Gott schuf den Menschen (Kaj Dio kreis la homon)
Tenorrecitativo (Genezo 1:27, 2:7), poste:
Nr. 24. Mit Würd' und Hoheit angetan (Ekipita per digno kaj majesteco)
Brila ario por tenoro en C-maĵoro, kiu solenas la kreadon de la viro, poste de la virino, ofte ankaŭ kantata ekster Schöpfung. Kvankam la ario rakontas biblian historion, la virtoj atribuitaj al Adam (kaj ne al Eva) respegulas la valorojn de la klerismo.
Nr. 25. Und Gott sah jedes Ding (kaj Dio vidis ĉiun aferon)
Mallonga recitativo por baso (la teksto pliampleksigas Genezon 1:31), poste:

Nr. 26. Vollendet ist das große Werk (Finfarita estas la granda verko)

Ĥoraĵo en Bb pri la sesa tago.
Nr. 27. Zu dir, o Herr, blickt alles auf (Vin, ho Sinjoro, ĉio rigardas)
Plua meditado por la tri ĉefanĝeloj (komparu Nr. 18), ĉifoje en Eb-maĵoro, pri la ĉiupotenco kaj boneco de Dio laŭ psalmo 145:15-16. Tuj poste:
Nr. 28. Vollendet ist das große Werk (Finfarita estas la granda verko)
Ĉi tiu ĥoraĵo komencas per la samaj vortoj kaj notoj kiel Nr. 26 kaj en la sama tonalo (Bb). Ĝi ŝanĝiĝas rapide en grandan duoblan fugon pri la vortoj „Alles lobe seinen Namen, denn er allein ist hoch erhaben“. (Ĉiu laŭdu Lian nomon, ĉar nur Li estas alte grandioza) Konvene al la finalo de la 2-a parto ĉi tiu ripetita ĥoraĵo estas pli longa kaj pli intensa ol la unua.

La modelo de la tri lastaj numeroj de la 2-a parto redonas per du ĥoraĵoj pri la sama temo, flankumanta pli malrapidan, mediteman movimenton, multnombrajn versiojn de la latina meso, kie similaj aŭ identaj ĥoroj pri „Hosanna in excelsis“ enkadrigas mediteman parton pri „Benedictus qui venit in nomine Domini“.

3-a parto[redakti | redakti fonton]

La 3-a parto rolas en Edena ĝardeno kaj rakontas la plej feliĉajn unuajn horojn de Adam kaj Eva.

Nr. 29. Aus Rosenwolken bricht (El rozaj nuboj rigardas)
Orkestra preludo en malrapida tempo, kiu priskribas la krepuskon en la Edena ĝardeno, sekvata de recitativo por la tenororeprezentanta Urielon. Adam kaj Eva iras manenmane.
La tonalo estas E-maĵoro, tre malproksime de la tonaloj, kiuj ĝis nun dominis. Variaj komentantoj opinias, ke la intenco de Haydn estus transigi la distancon inter ĉielo kaj tero aŭ kontrasti la pekemon de la homo kun la perfekteco de la anĝeloj.
Nr. 30. Von deiner Güt, o Herr und Gott (De Via bonec', ho Sinjoror kaj Dio)
Adam kaj Eva dankpreĝas en C-maĵoro, akompanate de anĝela ĥoro.
Ĉi tiu movimento, la plej longa de Schöpfung, havas tri partojn. En la unua, adagio, Adam kaj Eva kantas sian preĝon, akompanate de la ĥoro kaj tenere grumblaj timbaloj. en la dua parto la tempo pliiĝas, kaj Adam, Eva kaj la anĝeloj laŭdas la novkreitan mondon. La lastan alineon, kanto pri la vortoj „Wir preisen dich in Ewigkeit“ (Ni laŭdas vin en eterno) muzikas nur ĥoro kaj orkestro.
Nr. 31. Nun ist die erste Pflicht erfüllt (Nun estas plenumita la unua devo)
Recitativo por Adam, poste:
Nr. 32. Holde Gattin, dir zur Seite (Ĉarma edzin,' je via flanko)
Amdueto por Adam kaj Eva en Eb-maĵoro kun malrapida enkonduko, sekvata de Allegro. La stilo estas klare influita de la opero, kaj kelkaj komentantoj vidas paralelon inter Adam kaj Eva kaj la karakteroj de Papageno kaj Papagena el Zauberflöte de Mozart .
Nr. 33. O glücklich Paar, und glücklich immerfort (Ho feliĉa par', kaj feliĉa ĉiame)
Uriel mallonge klarigas al la paro, ke ĝi estos ĉiam feliĉa, se ĝi detenas sin de la volo, havi aŭ scii pli ol ili rajtus.
Nr. 34. Singt dem Herren alle Stimmen! (Kantu al la Sinjoro ĉiuj voĉoj)
Finala ĥoro en in Bb-maĵoro: malrapida enkonduko, sekvata de duobla fugo pri la vortoj „Des Herren Ruhm, er bleibt in Ewigkeit“ (La famo de l' Sinjoro, xi restas eterne) kun soloistaj pasaĝoj kaj fina homofonia alineo.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La ĝojo pri Die Schöpfung de Haydn kaj van Swieten originas malpli en la neevitebla sinsekvo de agadoj – ni ĉiuj konas la historion, kaj ĝi ne enhavas veran konfliktan materion– ol el la grandioza miraklo, per kiu la komponisto preterpaŝas ĝiaj konturojn. Infaneca kvalito trapenetras ĝin, kvazaŭ Haydn dediĉus la rakonton al junaj aŭskultantoj. (James Keller)[2]
Jahreszeiten kaj Die Schöpfung estas priskriboj de kompleta universo, kiel ĝin konis Haydn. La diktita simpleco de kampara stilo estis kondiĉo, kiu ebligis ekpreni temojn de tia senlimeco: sen la ŝajnigo de naiveco en la profunda senco de spontana kaj afektita respondo je la infana rigardo sur la mondon ĉi tiuj laboroj ne povus ekzisti. (Charles Rosen) The Classical Style (1971)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. C. Robbins Landon: Haydn: the Years of The Creation 1796–1800. Thames and Hudson Ltd, ISBN 0-500-01166-4
  • Georg Feder: Joseph Haydn. Die Schöpfung, Bärenreiter: Kassel usw. 1999, ISBN 3-7618-1253-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bassist Kyle Ketelson, Auszug aus der Schöpfung #3, www.kylek.net
  2. James Keller. [Bemerkungen zu Die Schöpfung (angla). Kontrolita en 23-a de oktobro de 2008.