Si te dicen que caí (filmo)
Si te dicen que caí | |
---|---|
filmo | |
Originala lingvo | hispana lingvo • kataluna lingvo |
Kina aperdato | 1989 |
Ĝenro | filma dramo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Juan Amorós |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Produktisto(j) | Enrique Viciano |
Scenaro | Vicente Aranda |
Loko de rakonto | Barcelono |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Jorge Sanz • Victoria Abril • Antonio Banderas • Juan Diego Botto • María Botto • Javier Gurruchaga • Cesáreo Estébanez • Lluís Homar • Ferran Rañé • Guillermo Montesinos • Joan Miralles Ribas • Montserrat Salvador • Aitor Merino • Carles Sabater • Joan Dalmau • Teresa Cunillé i Rovira • Rosa Morata |
IMDb | |
Si te dicen que caí (Se oni diras al vi, ke mi falis) estas hispana filmo reĝisorita kaj verkita de Vicente Aranda, bazita sur la samnoma romano de Juan Marsé. Ĝi premieris en 1989, kaj la aktoraro estas komponita de Victoria Abril, Jorge Sanz, Antonio Banderas, Javier Gurruchaga, Guillermo Montesinos, Juan Diego Botto, María Botto, Lluís Homar, Aitor Merino, Jordi Dauder kaj Joan Dalmau, inter aliaj.
La filmo ricevis sep nomumojn al Goya-premioj en 1989 kaj la aktoro Jorge Sanz ricevis la Goya-premion al la kategorio de plej bona aktoro.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]1970. En hospitalo, monaĥino Paulina kaj flegisto Nito rekonas la kadavrojn de du iamaj infankolegoj: nome Java kaj Juanita. Iliaj memoroj revenas al 1940, en Barcelono post la enlanda milito, en kiuj knabaro distras sin per rakontoj nomitaj "aventis" en kiuj ili miksis realon kun fikcio. Java kaŝis sian fraton, persekutitan de la polico, sed li mortis akcidente en fuĝo. Java devis eniri en malhela seks-etoso kontrolita de gravuloj de la nuna diktatora reĝimo.
Gektoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Victoria Abril ... Ramona / Menchu / Aurora Nin
- Jorge Sanz ... Java
- Antonio Banderas ... Marcos
- Javier Gurruchaga ... Conrado - Sr. Galán
- Guillermo Montesinos ... Fusam
- Joan Miralles ... Nadal
- Ferran Rañé ... Taylor
- Lluís Homar ... Palau
- Carlos Tristancho ... Sendra
- Juan Diego Botto ... Sarnita
- María Botto ... Fueguiña