Siberia Anticiklono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Siberia Anticiklono estas amasa akumuliĝo de malvarma seka aero okazanta en la nordorienta parto de Eŭrazio de Septembro ĝis Aprilo. Kutime ĝia proksimuma centro estas Lago Baikal.[1] Ĝi atingas sian plej grandan grandon kaj forton en la vintro, kiam la aertemperaturo ĉe la centro de altaj premoj estas ofte pli malalta ol -40 °C. La atmosfera premo estas ofte super 1040 mbar. La Siberia Anticiklono estas la plej forta duon-permanenta anticiklono en la norda hemisfero kaj estas respondeca por kaj la plej malalta temperaturo en la Norda Hemisfero, nome de -67.8 °C la 15an de Januaro 1885 ĉe Verĥojansk, kaj de la plej alta premo, nome 1083.8 mbar (108.38 kPa, ĉe Agata, Krasnojarska regiono la 31an de Decembro 1968, iam registrita.[2] La Siberia Anticiklono estas respondeca pro kaj la akraj rusiaj vintraj malvarmoj kaj pro la atendo de sekaj kondiĉoj kun malmulta neĝo kaj malmultaj aŭ neniu glaĉeroj tra Siberio, Mongolio, kaj Ĉinio. Dum la somero, la Siberia Anticiklono estas anstataŭata de la Azia Malalto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “The Siberian High and Climate Change over Middle to High-Latitude Asia”. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2017-04-21.
  2. Encyclopedia of world climatology de John E. Oliver, 2005, ISBN 1-402-03264-1

Koordinatoj: 66° 53′ N 93° 28′ O / 66.883 °N, 93.467 °O / 66.883; 93.467 (mapo)