Sidney Lau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Lau
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1987 (1987-01-01)
Lingvoj kantonaangla
Alma mater Universitato Sun Jatsen
Okupo
Okupo lingvisto
Verkoj Sidney Lau romanisation
vdr

Sidney Lau Sek-cheung (Sidnej Laŭ Sek-ĉung, ĉine 劉錫祥; mortis en 1987) estis kantona instruisto en la Ĉina Lingva Sekcio de la Registara Trejnada Divizio kaj Rektoro de la Registara Lingva Lernejo de la Honkonga Registaro. Li diplomiĝis pri artoj ĉe Universitato Sun Jatsen en Guangdongo, Ĉina Popola Respubliko.

Lau verkis serion de lernolibroj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, por instrui anglalingvanojn paroli la kantonan lingvon. La lernolibroj estis komence uzataj por instrui okcidentajn elmigrintojn laborantajn en la Honkonga Polica Forto kaj aliaj registaraj institucioj. Poste la tekstoj estis uzataj kiel bazo por radioinstrua programo por eksterlandanoj.

La libroj de Lau enkondukis sian propran latinliterigan sistemon, kiu diferencas de la vaste uzata Yale-sistemo kaj de la naŭ aliaj identigitaj antaŭuloj per uzado de superskribitaj nombroj por indiki la tonojn de la vortoj, metodo kopiita 16 jarojn poste de la kreintoj de la malpli multe uzata sed akademie favorata Jyutping. La tria sistemo ĝenerale uzata en Honkongo post tiuj de Lau kaj Yale estas la Honkonga Registara sistemo de "Norma Latinliterigo", disvolvita de James Ball kaj Ernst Eitel, sur kiu la pli nova sistemo de Lau plejparte baziĝis.

"Praktika Kantona-Angla Vortaro", A Practical Cantonese-English Dictionary de Lau, kun 22 000 kantonaj eniroj, estis publikigita de la Honkonga registaro en 1977.