Siegfried Kötscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siegfried Frieder Karl Hermann KÖTSCHER (naskiĝinta la 20-an de februaro 1886 en Vajmaro, mortinta samloke la 5-an de decembro 1954 estis germana pentristo kaj grafikisto kaj laste ne balaste urba originalulo en sia naskiĝurbo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante disĉiplo de la Grandduka saksia artlernejo kaj loĝante en la aleo Belvederer Allee (nr. 60) li ege kontribuis al populara bildo pri Vajmaro. Tio ŝuldiĝas al multo da fasada kaj vanda pentradoj kiuj plejparte ne plu videblas nun (ĉefe pro surŝmiro). Ekzemple citindas arbaraj kaj ĉasaj sciencoj sur la domo je Geleitstraße 9, kiun posedis la pafilfaristoj Georg kaj Alfred Seelig.

KÖtscher laboris en diversaj tabernoj kaj gastejoj, ekz. ĉe "Scharfe Ecke" (Geleitstraße), ĉe hotelo "Chemnitius" (motivoj de noktogardistoj), ĉe Brauhof, ĉe la eksa restoracio Bergschlößchen je la monto Ziegelberg, ĉe la gastejo "Hainfels" (bildoj de kasteloj) kaj en la atendejo de la ĉefstacidomo. Ja konserviĝis vandbildoj ena la porsocieta domo "Zur Linde" en Ehringsdorf. Tie ĉefetemis, memkompreneble, la t.n. pleistocena ulo de Ehringsdorf. La verkon tiean restaŭris Norbert Gladis en la 2013-a jaro.[1][2] Liaj agadoj en tabernoj havigis al li la kromonon Kneipen-Raffael (knajpa Rafaelo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vor dem Verfall gerettet." Ĉe: TA, 29.1.2014
  2. Thorsten Büker: "Verein rettet Bild des Kneipen-Raffaels Kötscher. Ĉe: TLZ, 9.10.2012