Sieno
Sieno (Itale Siena) estas ĉefurbo de samnoma provinco situanta en regiono Toskanio, Italio. Enhavas pli ol 52.000 loĝantojn (en jaro 2003).
Pro siaj grava monumentaro kaj kongruo de ĝiaj konstruaĵoj ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Situanta en la valo inter riveroj Arbia, Merse kaj Elsa ĝi ekis kiel etruska vilaĝo ĝis kreado de la urbo far la romia imperiestro Aŭgusto. La graveco de la urbo komenciĝis en la 12-a jarcento, kiam sendependiĝis kaj formiĝis la Respubliko de Siena, kiu daŭris ĝis 1557, de tiam venas la konkurenco kun la najbara urbo Florenco, fama dum la 13-a jarcento.
Inter ĝia monumentaro ĉefe gravas la katedralo de Sieno (ekzemplo de itala gotiko), la Universitato (unu el la plej elstaraj el la lando) kaj la Palazzo Comunale (la Urbodomo situanta en Piazza del Campo, kie okazas la fama Palio).
Siena | |||||
universitata urbo • komunumo de Italio • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Toskanio (2005) | ||||
Provinco | SI Sieno (2005) | ||||
Geografia situo | 43° 20′ N, 11° 20′ O (mapo)43.33333333333311.333333333333Koordinatoj: 43° 20′ N, 11° 20′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 322 m | ||||
Areo | 118 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 52 812 (2023) | ||||
Loĝdenso | 446 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Costalpino, Isola d'Arbia, Taverne d'Arbia, San Miniato (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Asciano, Castelnuovo Berardenga, Monteriggioni, Monteroni d'Arbia, Sovicille (2005) | ||||
Patrono | Sankta Ansano | ||||
Festa tago | 1-a de decembro (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | senesi | ||||
Poŝtkodo | 53100 | ||||
Imposta kodo | I726 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 052032 | ||||
Telefona prefikso | 0577 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.siena.it/ | ||||