Sierra Nevada del Cocuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pan de Azúcar (5120 m) en Sierra Nevada del Cocuy.

La Sierra Nevada del Cocuy Chita aŭ Nacia Natura Parko Güicán (aŭ Sierra Nevada de ChitaSierra Nevada de Güicán, hispane Parque Natural Sierra Nevada del Cocuy Chita aŭ Güicán estas nacia parko kaj serio de altaj teroj ene de la montaro Orienta Kordilero en Andoj de Kolombio.

Sierra Nevada signifas en la hispana Neĝokovrita Montaro.

Neĝopintoj[redakti | redakti fonton]

La parka areo enhavas kelkajn altajn pintojn kovritaj je neĝo:[1]

Pan de Azúcar (Sukerpano, 5120 m), Diamante (Diamanto, 4800 m), Púlpito del Diablo (Diabla Ambono, 5100 m), Toti (4800 m), Portales (4800 m), Cóncavo (5200 m), Concavito (5100 m), San Pablines Suda (5180 m) kaj Norda (5200 m), Ritacuba Blanco (5330 m), Picacho (5030 m), Puntiagudo (5200 m), Ritacuba Negro (5300 m), Castillo (5100 m), pinto sennoma (5000 m), Sirara (5200 m).

06°26′00″N 72°17′00″W  /  6.433333°N, 72.283333°U / 6.433333; -72.283333 (Sierra Nevada del Cocuy)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "El Cocuy Boyacá" (Alirita la 6an de Januaro, 2008)