Sierra de Fuentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra de Fuentes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10181
Politiko
Urbestro Antonio Luis Díez García
Demografio
Loĝantaro 2 022  (2008)
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 6° 16′ U (mapo)39.4372411-6.2739777Koordinatoj: 39° 26′ N, 6° 16′ U (mapo) [+]
Alto 428 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Sierra de Fuentes (Ekstremaduro)
Sierra de Fuentes (Ekstremaduro)
DEC
Sierra de Fuentes
Sierra de Fuentes
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Sierra de Fuentes (Hispanio)
Sierra de Fuentes (Hispanio)
DEC
Sierra de Fuentes
Sierra de Fuentes
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sierra de Fuentes [+]
vdr

Sierra de Fuentes (Montaro de Fontoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Ĝi estas tre proksima de la ĉefurbo Cáceres kaj funkcias iome kiel kvartalo aŭ dormurbo de tiu.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas sierrafuenteños. La censita populacio en 2008 estis de 2.022 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sierra de Fuentes estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres sed kun projekcio al la komarko Sierra de Montánchez, je altitudo de 428 m; je 15 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 75 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25 km². Ekde la vilaĝo oni hegemonias orienten super etenda ebenaĵo kie abundas stepaj birdoj kiaj la granda otido; okcidente estas densa arbaro de montaro kun anzinoj, kverkoj kaj cistoj, kie oni starigis grava centro por rekuperado de sovaĝaj bestoj vunditaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Servoj pro la proksimeco al Cáceres.