Llanos de Cáceres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Llanos de Cáceres (en Esperanto "Ebenaĵo de Cáceres) estas natura loko, komarko aŭ distrikto de la regiono de Ekstremaduro (Hispanio) en ties norda provinco de Cáceres.

Ĝi estas konsiderata kaj deklarita Zono de Sspeciala Protektado de Bidoj (ZEPA) en 1989.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Etenda areo de ebenaĵoj kun mildaj deklivoj kiu etendiĝas ekde Brozas ĝis Trujillo, ĉe la duonebenaĵo de Cáceres kiuj estas enmarkitaj de la montoj de la Sierra de San Pedro, natura suda fino de Los Llanos.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Norde la riveroj Taĵo kaj Almonte intermetiĝas antaŭ la deklivoj de la montaretoj kiuj komencas en Gredos kaj Villuercas kaj dekliviĝas al terenoj malpli krutaj. Sierra de Fuentes estas la ĉefa montareto ene de la ebenaĵo, kiel granda insuloa ene de paŝtejoj. En la centro de Los Llanos troviĝas la Akvorezervejo de Guadiloba, kun specifa formo de drako kaj kiu havigas akvon por la urbo Cáceres.

La protektita spaco por birdoj inkludas bonkvalitajn zonojn por birdoj (ĉefe stepbirdoj, otidoj, cikonioj, rabobirdoj ktp), kiuj estas grandparte limigitaj de la riveroj Tamuja kaj Almonte.

La surfaco de la ZEPA inkludas iom pli da 70.000 ha apartenantaj al la municipaj teritorioj de Cáceres, Sierra de Fuentes, Torreorgaz, Torrequemada, Torremocha kaj Aldea del Cano.

Municipoj[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Flag of Extremadura (with coat of arms).svg
Komarkoj de Cáceres
Valo de Alagón | Tierra de Alcántara | Valo de Ambroz | Campo Arañuelo | Llanos de Cáceres | Sierra de Gata | Tierras de Granadilla | Hurdes | Ibores | Valo de Jerte | Tierra de Trujillo | Distrikto de Valencia de Alcántara | La Vera | Villuercas

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión