Sieĝata Fortikaĵo
Aspekto
Sieĝata Fortikaĵo | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Qian Zhongshu |
Lingvoj | |
Lingvo | Ĉina Lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1947 |
Loko | Ŝanhajo |
Trajtoj | |
Ĝenro | Romano |
Loko de rakonto | Respubliko Ĉinio |
Sieĝata Fortikaĵo (ĉine simpligite: 围城) estas ĉina paskvila romano skribita de Qian Zhongshu (ĉine simpligite: 钱钟书), unuafoje eldonita en 1947 kaj ĝenerale konsiderata kiel unu el la majstroverkoj de la ĉina literaturo en la 20-a jarcento.[1] La romano estas humura rakonto pri mezklasa ĉina socio en la lastaj 1930-aj jaroj kaj traktas konfliktojn inter ĉina kaj okcidenta kulturoj, kiuj baris la spiritojn de studentoj revenintaj el eksterlando.[2] Ĝi akiris tutmondan popularecon post kiam ĝi estis represita en la 1980-aj jaroj kaj adaptita al televida serio en 1990. La romano estis esperantigita de Vejdo kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo en 2018.[2][3] La traduko aperis kiel n-ro 54 de la eldonserio "Oriento-Okcidento".[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hussein, Aamer (2005-05-20) Fortress Besieged, by Qian Zhongshu trans. Jeanne Kelly & Nathan K Mao. The Independent.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Mao, Zifu. "Koloraj humuroj kaj kaŭstikaj satiroj", publikigita 2018-12-25.
- ↑ Qian, Zhongshu. Sieĝata Fortikaĵo Arkivigite je 2024-06-27 per la retarkivo Wayback Machine, tradukita de Vejdo en februaro 2015.