Sigeberht la bona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigeberht la bona
Persona informo
Sigeberht the Good
Naskiĝo 30-an de novembro 699 (0699-11-30)
Morto 1-an de januaro 660 (0660-01-01) (-40-jaraĝa)
Etno Saksoj vd
Familio
Patro Seaxbald • Sigebeald (?) vd
Infanoj Saelred of Essex vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigeberht la bona (m. antaŭ 664) estis anglosaksa reĝo de Essex de ĉ. 653 al sia morto.

Pri lia familio ne estas certaj informoj. Eblas ke li estis filo de Saeward, kiu regis kune kun sia frato de 616 al 617, kaj ke li estis patro de Sigehere, kiu kunregis la regnon kune kun sia frato Sebbi de 664 al 683.

Li estis alianculo de Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj, laŭ la anglosaksa historiisto Bede ofte ĉeestis ties kortegon. Oswiu persvadis lin iĝi kristano kaj li baptiĝis en 653 aŭ 654. Pro peto de Sigeberht, Oswiu sendis Sanktan Cedd por misii en Essex.

Sigeberht estis murdata de du fratoj kiuj estis liaj parencoj. Cedd ekskomunikis unu el la fratoj pro edziĝo kontraŭ la reguloj de la eklezio kaj komandis ke neniu eniru ties domon aŭ manĝu kun li. Tamen Sigeberht akceptis inviton manĝi en lia domo. Survoje li renkontis Cedd kaj petegis pardonon, sed Ced profetis ke, pro lia malobeo, li mortos en la domo de la parenco. Kaj tie li ja murdiĝis.