Sighvatur Björgvinsson
Aspekto
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Sighvatur.
Sighvatur Björgvinsson (Sighvatur Kristinn Björgvinsson; naskiĝis la 23-an de januaro 1942) estas islanda politikisto, kiu havis la postenojn de financa, komerca, sana kaj industria ministroj. Li estis parlamentano por la Popolpartio (kies lasta partiestro li estis) kaj poste por la Alianco.
Familio
[redakti | redakti fonton]Liaj gepatroj estis Björgvin Sighvatsson (1917—2009) kaj Jóhanna Oddný Margrét Sæmundsdóttir (1919—2010); lia edzino estas ekde la 28-a de decembro 1965 Björk Melax (n. 1941), filino de la islanda pastro kaj verkisto Stanley Melax.