Sigismondo de Aŭstrio
Sigismondo de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Aŭstrio | |||||
Persona informo | |||||
Siegmund | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1427 en Innsbruck | ||||
Morto | 4-an de marto 1496 (68-jaraĝa) en Innsbruck | ||||
Tombo | Stift Stams Austrian Grave (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj | ||||
Patro | Frederiko la 4-a vd | ||||
Patrino | Anna of Brunswick-Lüneburg (en) vd | ||||
Gefratoj | Margaretha of Habsburg (en) , Hedwig von Habsburg (en) kaj Wolfgang von Habsburg (en) vd | ||||
Edz(in)o | Duchess Katharina, Duchess Consort of Brunswick-Lüneburg (en) (1484 (Gregoria)–) Eleanor of Scotland (en) (1449 (Gregoria)–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
reganto de Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio | |||||
Dum | 1439–1469/1490 | ||||
Antaŭulo | Frederiko la 4-a | ||||
Sekvanto | Maksimiliano la 1-a, Karlo la Brava | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sigismondo de Aŭstrio nomata "la monriĉulo" (naskiĝis la 26-an de oktobro 1427 en Innsbruck – mortis la 4-an de marto 1496 en Innsbruck) estis duko de Aŭstrio kaj reganto de Tirolo kaj de la Antaŭa Aŭstrio.
Sigismondo apartenis al la Leopolda linio de la Habsburgoj. Li estis filo de duko Frederiko la 4-a kaj de lia dua edzino, la princino Anna de Braunschweig-Gotingo (1390-1432).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sigismondo estis nur dudekjaraĝa kiam lia patro mortis. Kiel zorganto estis nomata Frederiko la 3-a, kiu fakte tenis lin enkarcerigita ĝis la aĝo de deknaŭ, por ekspluati la riĉajn enspezojn de la arĝentminejoj de Tirolo. Nur kiam la statoj de Tirolo minacis militon, la imperiestro permesis liberigon de Sigismondo.
En 1446 Sigismondo surprenis la regadon de Tirolo kaj de la Antaŭa Aŭstrio. La sidejo de la registaro restis en Innsbruck.
Dum longa tempo de sia regado Sigismondo konfliktis kun la kardinalo Nikolao de Kuzo de Brixen pro la teritorioj de la valoj de Eno, Eisack kaj la Puster-valo. Fakte estis konflikto inter la eklezia kaj la laika povo el kiu en la jaro 1460 sekvis anatemo por Sigismondo pere de la papo Pio la 2-a.
En 1477 Sigismondo estis oficiale nomata arkiduko de la imperiestro Frederiko. En la sama jaro li translokis la monfarejon de Merano al Hall, ĉar tiu urbo estis pli proksima al la arĝenta minejo de Schwaz. En Hall estis presita la unua arĝenta monero Talero.
En 1487 Sigismondo komencis militon kontraŭ la Venecia respubliko. Li ne sukcesis gajni novajn teritoriojn. Pro financaj problemoj li estis devigita lombardi Tirolon al la bavariaj Vitelsbaĥoj. Tiam la tirolaj statoj devigis Sigismondon demeti la regadon kaj lasi ĝin al imperiestro Maksimiliano la 1-a. Tiel la tuta habsburga regno estis denove sub unu regado.
Sigismondo mortis en 1496 kaj estis entombigita en monaĥejo Stams.