Lispado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sigmatismo)

Lispado estas misprononcado de la siblaj, alveolajpostalveolaj konsonantoj, ekzemple: z anstataŭ ĵ (tio estas zetismo), s anstataŭ ŝ (tio estas ŝetismo) aŭ inverse misprononco de s (tio estas sigmatismo). Ĝi estas formo de la dislalio. Oni povas misparoli ĉiujn siblantoj, aŭ iuj el ili. Oni pli ofte deformigas, ol forlasas ilin. Kun tiu paroleraro la plenkreskuloj ŝajnas esti infanaj. Se multaj, aŭ ĉiu siblantoj deformiĝas, la parolo povas esti malfacile komprenebla. La lispado ne estas paroleraro, se la uzanta dialekto enhavas tiujn fonemojn. Ĝi povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj iuj sibilantoj disigas de la sibilantoj de la patrina lingvo.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas esti multkaŭza:

  • La eta malkapablo de la aŭdado aŭ de la aŭdado de la fonemoj
  • Organaj kaŭzoj, la malforto de la lango, la difekto de la dentoj, la malkutimeco de la protezo aŭ la dentregulilo
  • Malbona parolmodelo

Korektado[redakti | redakti fonton]

Kun logopeda helpo kaj infanoj kaj plenkreskuloj povas elimini la lispadon. La infanoj devas atendi, ĝis kiam iliaj antaŭaj dentoj ŝanĝiĝas, cetere la bona prononcado ne estos daŭra. Ofte oni bezonas ankaŭ helpon de dentisto. La korekcio pretendas multan ekzercadon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]