Dislalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La dislalio estas ekarto de la normoj de la gepatra lingvo. Ankaŭ la dialektoj estas parto de la normo. La fonemoj povas distordiĝi, ŝanĝiĝi, aŭ elfali. La paroleraro povas ekigi laŭ iaj reguloj (nur en iuj vortoj, aŭ fronte, ene, aŭ voste de ili), aŭ esti nekonsekvenca.

Plej ofte la siblantoj aŭ la konsonanto r estas distordita aŭ ŝanĝita, kaj plej ofte la h elfalas.

La dislalio povas helpi paroli aliajn lingvojn, en kiuj iuj fonemoj disigas de la fonemoj de la gepatra lingvo.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas esti:

  • parta: nur kelkaj fonemoj estas misprononcitaj
  • ĝenerala: minimume 10 konsonantoj aŭ iuj vokaloj kaj iuj konsonantoj estas misprononcitaj
  • nazala, la distordo de la nazaleco, kiu povas esti parta aŭ ĝenerala
  • fonetika
  • fonologika

Je pli fonemoj estas misprononcita, oni desto povas intelegi la parolon. Se la ĉiu konsonanto estas misprononcita, intelegi la parolon estas tre malsimpla.

Estas ankaŭ aliaj formoj de la dislalio, kiuj estas nomiĝitaj laŭ la literoj de la greka aŭ de la hebrea aboco:

Perturboj de la elparolado
Litero Nomo Perturbo de la artikulacio
Β βῆτα Betacismo misprononco de la b
Γ γάμμα Gammacismo misprononco de la g
Δ δέλτα Deltacismo misprononco de la d
Ι ἰῶτα Jotacismo misprononco de la j
Κ κάππα Kappacismo misprononco de la k
Λ λάμβδα Lambdacismo misprononco de la l
Χ χῖ Ĥitismo misprononco de la ĥ
Ρ ῥῶ Kartavado misprononco de la r, ne konfuzu kun rotismo
Σ σίγμα Sigmatismo misprononco de la s; alternativa nomo de la lispado
ש שין Ŝetismo misprononco de la ŝ; alternativa nomo de blezado
Τ ταῦ Taucismo misprononco de la t

Se la fonemo estas ŝanĝita, oni nomas la eraron paralalio, kaj donas la para prefikso al ĝia nomo.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La dislalio povas havi multajn kaŭzojn: perturboj de la aŭdado aŭ la fonema aŭdado, la malgrandaj eraroj de la parolorganoj, precipe de la mundaj muskuloj, la difekto de la dentoj, genetikaj kaŭzoj aŭ la malbona modelo en la infanaĝo.

Korektado[redakti | redakti fonton]

La celo de la korektado estas, ke la dislaliulo povos paroli laŭ la normoj. Pro tio li antaŭe devas evolvi la aŭdadon, kaj la movadon de la parolorganoj. Poste li povas ekzercadi la fonemojn: elformi, uzi kaj aŭtomatigi ilin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]