Signau (distrikto)
Distrikto Signau | |
---|---|
![]() Tipa Kamparbieno en Emme-Valo | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Signau |
Koordinatoj | 46° 55′ N 7° 43′ O / 46.917 °N, 7.717 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 7° 43′ O / 46.917 °N, 7.717 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 24222 (2007-12-31) |
Areo | 320 km² |
Loĝantardenseco | 75,69 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0223 |
La distrikto Signau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. La distrikto havis 24222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas Signau. Kvankam Signau estis oficiala la ĉefloko de la distrikto, la sidejo de la prefekto tamen troviĝis en la pli granda komunumo Langnau en Emme-Valo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La distrikto Signau konsistas el la supera parto de Emme-Valo kaj entenas ankaŭ la flankan valon de la rivero Ilfis. La regiono gardis sian kamparan karakteron kaj vivas hodiaŭ ĉefe de agrikulturo kaj turismo.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
La ĉefaj trafikkonektoj estas la du fervojlinioj de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno unuflanke kaj de Konolfingen tra Signau al Burgdorf aliflanke. La lokoj, kiuj ne atingeblas per la fervojo estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.
Komunumoj de la distrikto Signau[redakti | redakti fonton]
La distrikto Signau konsistas komence de 2009 en 9 komunumoj. Ĉar nuntempe okazas planado pri kunigo de la komunumoj Rüderswil kaj Lauperswil, la nombro de la komunumoj eble baldaŭ malgrandiĝos.
Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
---|---|---|
Eggiwil | 2507 | 60.3 |
Langnau en Emme-Valo | 8869 | 48.5 |
Lauperswil | 2666 | 21.1 |
Röthenbach en Emme-Valo | 1288 | 36.8 |
Rüderswil | 2341 | 17.2 |
Schangnau | 906 | 36.5 |
Signau | 2719 | 22.1 |
Trub | 1465 | 62.0 |
Trubschachen | 1461 | 15.6 |
Totale (9) | 24'222 | 320.1 |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
|