Signopastiĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Signopastiĉo

Signopastiĉo estas simbolo vidigata anstataŭ neekzistanta aŭ mankanta signo, ofte en formo de blanka demandosigno enskribita en nigran rombon: � (en Unikodo tiu signobildo aperas ĉe la signonumero U+FFFD). Ĝi indikas, ke la aplikaĵo ne kapablas ĝuste interpreti koncernan signokodon.

Ekz‑e se oni malfermas dosieron koditan en la Latina-3ª kaj entenantan la ĉiuĉapelaĵon «Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde» per la redaktilo de LibreOffice, tiam oni vidos «E�o�an�o �iu�a�de». Tio okazos ĉar la redaktilo apriore atendas ke teksto estas en la kodoprezento UTF-8; en tiu kodoprezento la signoj Askiaj retenas siajn signonumerojn, dum la signonumeroj pli grandaj ol 127 estas prezentataj plurbajte. Nu, en la Latina-3ª la vorto «Eĥoŝanĝo» entenas la signojn  ĥ, ŝ, ĝ  koditajn unubajte, kaj la valoroj de tiuj bajtoj (0xb6, oxfe, 0xf8):

 $ echo Eĥoŝanĝo | iconv -t LATIN3 | od -t x1z
 0000000 45 b6 6f fe 61 6e f8 6f 0a                       >E.o.an.o.<
 0000011

estas nevalidaj por la komencoj de signonumeroj en UTF-8.

Kompreneble la uzo de signopastiĉo koncernas nur la eligon de teksto; interne la bajtoj devas reteni sian antaŭan valoron, kiun la aplikaĵo ne komprenis (sed kiuj ja povas esti validaj ĉe alia interpreto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]