Sigurður Eggerz
Sigurður Eggerz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sigurður Eggerz | |||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1875 en Islando | ||||
Morto | 16-an de novembro 1945 (70-jaraĝa) en Rejkjaviko | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Partio | malnova Sendependecpartio, Liberala partio, Sendependecpartio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Islandministro | |||||
Dum | 21-a de julio 1914 – 4-a de majo 1915 | ||||
Antaŭulo | Hannes Hafstein | ||||
Sekvanto | Einar Arnórsson | ||||
Ĉefministro | |||||
Dum | 7-a de marto 1922 – 22-a de marto 1924 | ||||
Antaŭulo | Jón Magnússon | ||||
Sekvanto | Jón Magnússon | ||||
Financministro | |||||
Dum | 28-a de aŭgusto 1917 – 25-a de februaro 1920 | ||||
Antaŭulo | Björn Kristjánsson | ||||
Sekvanto | Magnús Guðmundsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sigurður Eggerz (naskiĝis la 1-an de marto 1875, mortis la 16-an de novembro 1945) estis islanda juristo kaj politikisto, Islandministro, ĉefministro kaj financministro.
Sigurður estis parlamentano de la malnova Sendependecpartio, kaj elektiĝis Islandministro kiam Hannes Hafstein rezignis post la parlamentelektado en 1914. Sigurður rezignis kiam la dana reĝo ne konsentis la islandan postulon pri pli granda sendependeco de la islanda parlamento.
Poste Sigurður estis financministro en la unua registaro de Jón Magnússon kaj ĉefministro.
Kiam la malnova Sendependecpartio malfondiĝis la plejparto de la partianoj fondis la mallongtempan Konservativan Partion (1923). Sigurður tiam estis unu de la fondintoj de la Liberala partio. Ambaŭ partioj kuniĝis en la nova Sendependecpartio en 1929, kies parlamentano Sigurður estis ĝis 1931.
Sigurður estis bofilo de Islandministro Kristján Jónsson.