Sikátor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sikátor [ŝikAtor] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Pannonhalma. La vilaĝonomo signifas: tre mallarĝa strato.

Vido en Sikátor
Katolika preĝejo en Sikátor

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, fine de sakovojo. Pannonhalma troviĝas 18, Kisbér 19, Zirc 24, Bábolna 30, Győr 35, Veszprém 40 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1392 laŭ tiama ortografio "Sykator". La kampoj longe apartenis al fortikaĵo kaj bienocentro Csesznek. En 1542 la turkoj detruis la komunumon, kiu refondiĝis en 1720. En 1959 kolĥozo nomata "Bona Espero" formiĝis. Vilaĝservoj estas: aŭtonomio de ciganoj, kuratoraj servoj, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto, vendejo, 2 drinkejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]