Siksta Madono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siksta Madono, nomita ankaŭ La Madonna di San Sisto, estas olepentraĵo fare de la itala artisto Rafaelo. Komisiita en 1512 fare de papo Julio la 2-a kiel altarpeco por la preĝejo de San Sisto, Piacenza, ĝi estis unu el la lastaj madonoj pentritaj de la artisto. Relokigita en Dresdeno en 1754, la bone konata pentraĵo estis tre influa en Germanio. Post la Dua Mondmilito, ĝi estis relokigita en Moskvo dum unu jardeko antaŭ ol ĝi revenis al Germanio. Tie ĝi estas unu el la centraj pecoj en la Gemäldegalerie Alte Meister. La pentraĵo estis tre aprezata de multaj elstaraj kritikoj, kaj Giorgio Vasari nomis ĝin "vere rara kaj eksterordinara verko".[1]

Kompono[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo, oleo sur tolo, estas 265 cm por 196 cmn.[2] En la pentraĵo la Madono, tenas la infanon Jesuon kaj flanke estas la papo Sankta Siksto kaj Sankta Barbara, staras sur nuboj antaŭ dekduoj da keruboj, dum du distingitaj flugilhavaj keruboj ripozas sur siaj kubutoj sub ŝi.[3][4][5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raphael, Masters Collections., The Masterpieces: Sistine Madonna
  2. Thomas Puttfarken. (2000) The Discovery of Pictorial Composition: Theories of Visual Order in Painting 1400-1800. Yale University Press, p. 34. ISBN 978-0-300-08156-5.
  3. Sweetser, Moses Foster. (1877) Raphael. J.R. Osgood and company, p. 120.
  4. Gilman, Daniel Coit. (1903) “Raphael Santi”, The New International Encyclopædia 13. Dodd, Mead and Company.
  5. Huneker, James. (1913) Pictures We Love to Live With .... The associated newspaper school, p. 4.
  6. Gruyer, F.A.. (1905) “The Sistine Madonna”, Esther Singleton: Great portraits as seen and described by great writers. Dodd, Mead and company, p. 45. ISBN 978-1-4099-4570-3.