Sikundarabad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sikundarabad
zone of Greater Hyderabad Municipal Corporation • urbego
Administrado
Poŝtkodo 500003
Demografio
Loĝantaro 213 698  (2011) [+]
Loĝdenso 9 369 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 27′ N, 78° 30′ O (mapo)17.4578.5Koordinatoj: 17° 27′ N, 78° 30′ O (mapo) [+]
Alto 543 m [+]
Areo 22,81 km² (2 281 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Sikundarabad (Telangano)
Sikundarabad (Telangano)
DEC
Sikundarabad
Sikundarabad
Situo de Sikundarabad
Sikundarabad (Barato)
Sikundarabad (Barato)
DEC
Sikundarabad
Sikundarabad
Situo de Sikundarabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Secunderabad [+]
vdr

Sikundarabad, (Pri tiu ĉi sono prononco telugue సికింద్రాబాద్, urdue حیدرآباد estas urbego en Barato, en subŝtato Telangano. Sikundarabad kaj Hajderabado estas ĝemelurboj (inter ili estas artefarita lago lago ekde la 16-a jarcento), tamen ambaŭ estas kolektive konataj kiel Hajderabado.

Ĉefvojo en Sikundarabad

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sikundarabad havis populacion de 213 698 kun legoscio de 73%. Ene vivas baratanoj, iam vivantaj en Britio, tial ilia loĝkvartalo estas populare konata kiel Malgranda Anglio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sikundarabad situas pli norde, ol Hajderabado en Dekkana Altebenaĵo en alteco 543 m laŭ la marnivelo. Mumbajo troviĝas 624, Kolkato 1185, tutlanda ĉefurbo Delhio 1260 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1310 la areo de la aktuala Hajderabado kaj Sikundarabad iĝis parto de la Delhia Sultanlando. Hajderabado estis fondita en 1592. La areo ĉirkaŭ Sikundarabad apartenis al diversaj regantoj, fine en 1806 ĝi estis fondita kiel brita garnizono (la areo pli frue havis la nomon Ulvul) kaj estis nomita pri en:Sikander Jah, Asaf Jah III. Inter 1857-1867 7 metrojn alta muro estis konstruita. La municipo unue estis formita en 1945. Nun la urbego apartenas al granda municipo de Hajderabado. En 2013 almenaŭ 16 homoj mortis, kiam duetaĝa hotelo kolapsis. Ankaŭ nuntempe la armea ĉeesto estas signifa.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Sikundarabad pluraj privataj firmaoj kun siaj oficejoj funkcias. La signifa armea kaj fervoja ĉeestoj helpas la ekonomion.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

la oficialaj lingvoj estas la telugua, angla kaj urdua.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sikundarabad pluraj institutoj kaj altlernejoj certigas la altnivelan edukon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sikundarabad situas inter zonoj Aw kaj BSh laŭ Klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono inter junio kaj septembro. En ĉiuj monatoj pluvas iom, sed plej ofte dum musonoj. Jare pluvas 813 mm. La temperaturo varias inter 20-32 °C.

Stacidomo en Sikundarabad
Kirko en Sikundarabad

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Sikundarabad la ŝtato funkciigas malpezajn fervojojn kaj aŭtobusojn, eĉ Metroo de Hajderabado trafikas tie, krome privataj aŭtorikiŝoj servas. La plej proksima flughaveno funkcias en Hajderabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • horloĝa turo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Sikundarabad
Templo
Instituto
Hotelo
Loĝkvartalo